segunda-feira, 24 de novembro de 2014

ERO DE ARO: ARO DE EROJ



espero ero de malespero
eraro aro de lingvobaro
brilo: interkomprenilo
el esperantigo esperantiĝo

esperanto aŭ Esperanto?
esprimilo? ekspremanto?
ĉu klubano? ĉu nur klano?
komputile? sur ekrano?
Esperanto aŭ esperonto?
esperinto? kabeonto?
ne ĉi tie: en horizonto?
neniel nun: kiam? iam?

entuziasmo? intime, azen’?
ene ĉu vino aŭ ĉu venen’?
afiksodanke, emo al poemo
ĉu ikso-manke, do h-sistemo?
vortofarade, ĉi kamarado
versofaradas: ade etas ade adas
foje kun rimo foje krimo
foje el ino am’ al poemo
foje sen limo foje jen kremo
foje kreemo foje kreteno

- sed ĉiel iele revenas espero:
al nia homar', interkompreno!
ĉu horizonto ja tie ĉi?
nun! ne plu iam – decidu ni!


domingo, 16 de novembro de 2014

ŜTELINTO DE VORTOFORTO


El plurjara suferego naskiĝis liamense konvinko ŝtona: ŝtonforma fariĝos la koro! Porĉiame fermite, senakva puto preskaŭ senmova, estiĝu tiu senkuraĝa koro horon post horo, misviva. Centmiloj da vortoj liakape ruliĝantaj pravigas al li decidon subkore kaŝitan: "mian tutan fortofrapon mi uzu kontraŭ forto de vortoj, precipe mensogaj, precipe infanaĝ-memorigaj."
 
Maldika malfortulo, nur por vortonuligo al li forto ne mankis. Eĉ se laca, kvazaŭ mortinta, lia animo kreskadis se trafa frapado sur vorto ebladis. Forkuro de okuloj tra literaturo, tra ĉiu beletraĵo aŭ aparta poemo nur emo nutradis por vortodetruo. Unue venis surpapera truo per tranĉilo akra. Poste ne plu nur librojn li viktimadis, sed verkistojn li punis per neatendita silentigo. Eldonejoj vizitataj de li mistere la pordojn fermadis. Kaj fine, post laboratoria laboro, li inventis likvoron venenan kontraŭ naskiĝontaj vortoj ĉe vortofarado. Ankoraŭ pli krude, kruele, sintrude: mem vortopensado jam tute neeblas al plej vortemuloj. Ili ĉiuj fariĝis iom-post-iom pli kaj pli senvortuloj, fariĝis por ĉiam vortomutuloj.
 
Kelkjaroj poste de vivo tute vortomanka, homoj jam perdis sian memoron. Socio-esploristo vizitis urbon post urbo, kamparon, vilaĝon, enlandan regionon. Tiom da serĉo lin fine kondukis al tute mistera knabo. Trezoron kaŝitan verŝajne liaj okuloj lumbrilaj portadis. Pri kio temis tamen neniu plu sciadis. 

quarta-feira, 5 de novembro de 2014

CALCINANTE/ KALCINA




CALCINANTE


asa delta? borboleta?
fio tênue? mera linha?
mal te cobre a... silhueta
a delicada calcinha.

desenho de que prancheta
tua íntima pecinha?
quase rimei com... eta!
e o poema perde a linha.

abala-se a poesia
vai-se a ordem do universo
quase a dose foi letal

um fogo me consumia:
teu calor assou meu verso
no aquecimento global!

***********************


KALCINA


deltaplano? papilio?
subtilfaden’? nur linio?
miskovrita silueto?
eta ina kalsoneto!

dezajnis kiu tabuleto
vian intiman peceton?
rimo... nu! – ne venu:
misvojiĝus la poemo.

la dozo preskaŭ letala:
skuiĝas kaj poezio
kaj la ord' universala,

fajris min varma bruliĝo:
bakis verson varmo via
kia ter-globa varmiĝo!