ERO DE ARO: ARO DE EROJ
espero ero de malespero
eraro aro de lingvobaro
brilo: interkomprenilo
el esperantigo esperantiĝo
esperanto
aŭ Esperanto?
esprimilo?
ekspremanto?
ĉu
klubano? ĉu nur klano?
komputile?
sur ekrano?
Esperanto
aŭ esperonto?
esperinto?
kabeonto?
ne ĉi tie: en horizonto?
neniel nun: kiam? iam?
entuziasmo? intime, azen’?
ene ĉu vino aŭ ĉu venen’?
afiksodanke, emo al poemo
ĉu ikso-manke, do h-sistemo?
vortofarade, ĉi kamarado
versofaradas: ade etas ade adas
foje kun rimo foje krimo
foje el ino am’ al poemo
foje sen limo foje jen kremo
foje kreemo foje kreteno
-
sed ĉiel iele revenas espero:
al
nia homar', interkompreno!
ĉu horizonto ja tie ĉi?
nun! ne plu iam – decidu ni!
0 Comentários:
Postar um comentário
Komentarioj bonvenas. Comentários sobre poemas são bem vindos.
Assinar Postar comentários [Atom]
<< Página inicial