quarta-feira, 31 de dezembro de 2014

TOHUVABOHUO


 

Tohuvabohuo fariĝu magia vorto,
vorto magia tamen portanta
amason de bonvenaj neatendeblaĵoj,
kiaj dio magio energio spirito libera,
kiaj susuro de animkvieteco de ĉiu estaĵo.
Respekto al ĉia estaĵo mistere ĵetita
antaŭ tiaj okuloj emantaj al mistero poezio gajeco.
De tiu senfina tohubabohuo de ĉies vivo
eĉ la malplej grava
ĝi do sinmontru la plej banalan. Apenaŭ iu povu imagi
la plej strange pacan, iu desegnisto ĝin esprimu
kun surprizo rara.
Tohuvabohuo iĝu sorĉa vorto aliigante nubojn
en konkretajn pacopaŝojn neatenditajn ĝuste
kie ilian probablecon ĉiuj pretos nei sincere.
Tohuvabohuo daŭru vorto malfacile direbla
lernebla memorebla surtere kaj enkape de ĉiu komencanto.
Sed, kiu definitive ne restu eterna komencanto,
neniel sankta, neniel miro antaŭ la mirindo
de tiu vortopovo, tiu povo la plej sorĉa, plej riĉa, plej ŝerca.
Kvazaŭ la vivo mem - ĉu mistero komplete
tohuvabohua kaj certe iom poezia? Esprimo 
tiom neklarigebla: poemo eĉ sen emo al rimo!
Venu al ni la vivo, ĉiam plena de ĝuebla instruo
pri tiu necerteco de mia plen-ĉeesta tohuvabohuo!
Al vi, amatino plej kara, feliĉan Novjaron!
kun amaso de tohubabohuo! Plene, Anime. Ameme!
 
*******************



Tohuvabohuo seja palavra mágica,
palavra porém portadora
de um monte de bem vindos inesperados
tipo deusa magia energia espírito liberto
tipo sussurro de quietude anímica de cada criatura.
Respeito a cada ser misteriosamente lançado
ante esses olhos tendentes a mistério poesia graça.
Dessa infinda tohuvabohuo da vida
mesmo a menos importante
se mostre a mais banal. Mal se possa imaginar
a mais estranha paz. Algum desenhista a faça
com surpresa rara.
Tohuvabohuo se torne enfeitiçada palavra
transformando nuvens
em passos concretos para a paz inesperada
justo onde sua probabilidade logo se negue
com sinceridade.
Tohuvabohuo permaneça palavra difícil de dizer
de aprender de lembrar sobre a terra e na cabeça
de cada principiante.
Mas, definitivamente não mais eterno iniciante,
de modo algum santo, espanto ante o admirável
desse poder verbal, o mais enfeitiçador
mais rico, mais risível.
como se a vida mesma - mistério completamente
tohuvabohua e certamente algo poético? Expressão
meio inexplicável como poema não chegado a rimas!
Venha a mim a vida, semple plena de ensino e fruição
acerca dessa incerteza da minha plena presença
tohuvabohuo!
A você, amada mais querida, um feliz Ano Novo!
Com montanhas de tohuvabohuo!
Plena. anímica. Amorosamente!
 


 
 

 
 
 
 

 

segunda-feira, 15 de dezembro de 2014

VENTANA SOBRE UN HOMBRE DE ÉXITO/ FENESTRO SUR VIRO PROSPERA





VENTANA SOBRE UM HOMBRE DE ÉXITO

Eduardo Galeano[i]


No puede mirar la luna sin calcular la distancia.

No puede mirar un árbol sin calcular la leña.
No puede mirar un cuadro sin calcular el precio.
No puede mirar un menú sin calcular las calorías.
No puede mirar un hombre sin calcular la ventaja.
No puede mirar una mujer sin calcular el riesgo.


FENESTRO SUR VIRO PROSPERA
Eduardo Galeano esperantigita de Paulo Nascentes
Ne povas li rigardi la lunon sen kalkuli la distancon.
Ne povas rigardi arbon sen kalkuli la brul-lignon.
Ne povas rigardi pentraĵon sen kalkuli la prezon.
Ne povas rigardi menuon sen kalkuli la kaloriojn.
Ne povas rigardi viron sen kalkuli la avantaĝon.
Ne povas rigardi virinon sen kalkuli la riskon.




[i] In: Las palabras andantes. Buenos Aires: Siglo Veintiuno, 2013. p. 125. (Biblioteca Eduardo Galeano; 12)

domingo, 14 de dezembro de 2014

GÊNEROS EM PAZ/ GENROJ PACE


GÊNEROS EM PAZ

enforcou-se o poema compassivo
sem mais aviso nas cordas vocais
sem mágoa, desespero, só sorriso:
na defesa dos gêneros – só paz
contido, sufocado e eloquente
ecoa o grito para além dos ismos
supera feminismos e machismos
devolve amor e vida a toda a gente

essa corrente de amor libera
das correntes despidas de sentido
amantes da suposta hierarquia:

é grito com estrondo, mas sem guerra,
invade corações sem alarido
fala forte e macio – é poesia!

 

GENROJ PACE
pendiĝas kompateme la poem’
en miaj voĉaj kordoj sen avizo
sen ĉagreno, malesper’: eta rido
defende de la genroj – nur pacem’
kun sintena, sufokata elokvent’,
eĥiĝas laŭta krio trans la ismoj
iras trans la inismoj kaj masklismoj
amon, vivon al ĉiuj ĉimomente

kaj tiu amotorento liberas
de l’ katenoj de senigitaj sensoj
amantojn de stulta hierarki':

krio ja brua, senmilita kri'
invadas jen senbrue ĉiun koron
diras milde kaj forte – jen poezi'!

 

quarta-feira, 10 de dezembro de 2014

VENTANA SOBRE EL MIEDO/ FENESTRO SUR LA TIMO



 
Ventana sobre el miedo

Eduardo Galeano[i]

El hambre desayuna miedo. El miedo al silencio aturde

Las calles. El miedo amenaza:

Si usted ama, tendrá sida.

Si fuma, tendrá cáncer.

Si respira, tendrá contaminación.

Si bebe, tendrá accidentes.

Si come, tendrá colesterol.

Si habla, tendrá desempleo.

Si camina, trendrá violencia.

Si piensa, tendrá angustia.

Si duda, tendrá locura.

Si siente, tendrá soledad.

 

Fenestro sur la timo

Eduardo Galeano. Esperantigis Paulo Nascentes

 

La malsato voras timon. Timi silenton turmentas

La stratojn. Timo minacas:

Se vi amas, havos aidoson.

Se fumas, havos kanceron.

Se spiras, infektiĝos.

Se trinkas, akcidentiĝos.

Se manĝas, havos kolesterolon.

Se parolas, maldungiĝos.

Se promenas, venos perforto.

Se pensas, havos angoron.

Se dubas, ja freneziĝos.

Se sentas, sola vi iĝos.






[i] In: Las palabras andantes. Buenos Aires: Siglo Veintiuno, 2013. (Biblioteca Eduardo Galeano; 12)