Artikolo verkita
surbaze je esplorlaboro fare de la Esperanto-instruisto Adonis Saliba ĉe
lernantaro de la Programo Mia Amiko, sube referencita. La familiaj nomoj de la
intervjuitaj kaŝiĝis pro ilia nepra privateco.
Paulo Nascentes
La ebleco lerni idiomojn per komputiloj, tabulkomputilo aŭ poŝkomputilo
kun retaliro verŝajne stimulas precipe la plej junaj. Por scii, kiel tio
aplikiĝas al Esperanto, profesoro Adonis Saliba iniciatis esploron, eĉ se neformala,
ĉe tiuj serĉantoj de retaj rimedoj dezirantaj paroli la Lingvon Internacian, kiu
pretendas oferti neŭtralan, demokratan, egalrajtan komunikon al parolantoj de
diversaj naciecoj. Spertoj, esperoj, duboj, malfacilaĵoj aperas en la unuaj deklaroj
de tiuj aventuremuloj je tiu defio hodiaŭ kreskanta: kiel akiri taŭgan lingvan
instrumenton cele al tutmonda civitaneco.
La bezonoj de instruisto por gvidi lernotaskojn, peri la dialogojn inter
komencantoj, indiki aldonajn studfontojn, kiel libroj, gazetoj, gramatikoj, radielsendoj
estis la ĉefaj menciitaĵoj. La retejo Lernu.net (1), unu el la plej konataj pro
la tutmonda disvastiĝo, estis la elektita vojo de William R., 31, São Paulo
(SP), kiu asertas: Mi lernis plejparte
per la retejo Lernu.net. La retejo
kaj la klasoj estas tre bonaj, kaj, ĉar temas pri lingvo facile lernebla, tio
jam ebligas kompreni skribitajn tekstojn kaj videojn. Ja mankas kontakto kun
Esperantoparolanto por praktiki konversacion kaj plibonigi la ĉiutagan uzon. Opinion
similan defendas Rosângela M. S., 55, Rio de Janeiro (RJ): Per la reto troviĝas bonaj rimedoj por la lernado de Esperanto. Mi mem
ekstudis per Curso de Esperanto (2) kaj
poste per kursoj de Lernu.net. Ili
estas bonegaj kursoj, donas bonan, sed ne sufiĉan preparon... Unue ĉar por esti
memlernanto oni bezonas multan diligentecon, kaj mankas en tiaj kursoj gvidado,
homo kiu gvidu la lernadon, korektu erarojn, solvu dubojn... Tiam, venas staĝo,
kiam elĉerpiĝas la perretaj rimedoj. Bezonatas antaŭeniri...Lingvo por esti konsiderata ‘vivanta’, nepre devas esti uzata,
parolata, devas fakte taŭgi kiel komunikilo. Tiam perretaj kursoj ne plu sufiĉas. Kaj Rosângela citas aliajn
lernajn helpilojn: Mi konsideras la Programon Mia Amiko - PMA (3) noviga. Mi memoras, kiom
da fojoj mi deziris havi iun por solvi miajn dubojn, por babili... Kiam
elĉerpiĝis miaj personaj rimedoj mi devis serĉi ĉeestan kurson por trejni
konversacion kaj senĝeniĝi por uzi aliajn retajn rimedojn, kiel Skajpo. Nuntempe
mi interkomunikiĝas kun diversaj alilandaj geamikoj kaj jam sukcesas elteni
konversacion en Esperanto. Daŭre mi studas per legado, per aŭdado de la
sondosieroj de la Esperanta Retradio (4), mi akompanas ĉeestan kurson, krom
partopreni en PMA. Eblas ja lerni la esperantan gramatikon per la reto, sed io
plu bezonatas por la tutplena uzo de idiomo. Kelli P. B. D., Marabá, (PA) tion
klarigas: Dum la komenco de mia lernado
mi multe sentis la mankon de iu por korekti miajn lernotaskojn kaj, malgraŭ tio
ke mi dediĉu grandan parton de mia tago al la Esperanto-studo, mi havis multajn
dubojn, kiuj eksolviĝis, kiam mi konatiĝis kun aliaj brazilanoj jam posedantaj
grandan konon pri la lingvo, kiu sin proponis ankaŭ por korekti miajn tekstojn
kaj aliajn lernajn taskojn.
La avantaĝoj de perreta studado ligiĝas al la fleksebleco de tempo, al la
facileco havigi plusan studmaterialon kaj trovi amikojn. Krom tio, eĉ en
malgrandaj enlandaj urboj eblas sekvi la kurson. Kiel reliefigas Fábio G. A.,
31, Juiz de Fora (MG), hodiaŭ, oni multe
kuras en la ĉiutaga vivo, do por mi estas malfacile partopreni ĉeestan kurson. Kaj
li aldonas: Mi ankaŭ trovis multajn helpilojn
en la reto, kiaj filmoj, dokumentarioj, intervjuoj, radielsendaĵoj en
Esperanto, kio multe faciligas la aŭdadon de sondosieroj kaj la akiron de
vortostoko. Tra la reto estas facile trovi homojn por korespondi per retmesaĝo
aŭ per voĉ-tujmesaĝilo. Kaj Kelli daŭras: Ĉar mi loĝas en enlanda urbo en la norda parto de Brazilo, mi konas
persone neniun esperantiston, kaj tie kie mi loĝas verŝajne estas neniu ĉeesta
kurso. Tial, momente por mi la sola ebla rimedo ja estas per la reto aŭ per aĉetitaj
libroj dumvojaĝe. Kaj ŝi bedaŭras: la
retaliro kie mi loĝas ne ĉiam kontentige funkcias, kaj ankaŭ ekzistas la
problemoj pro la malsameco de disponeblaj horaroj de homoj. Per argumentoj similaj
al tiuj de siaj kolegoj de PMA, Antonio A., 38, Piracicaba (SP) substrekas, ke perretaj kursoj apenaŭ donas bazon sur kiu oni
eblos konversacii. La flueco nur povos veni el la kontakto kun Esperanto-instruisto,
kun kiu eblos praktiki kaj plibonigi la lingvon (finfine la granda celo por
lerni lingvon).
La opcio por kursoj retkonektaj ŝuldiĝas al diversaj faktoroj, kaj
unu el la intervjuitoj preferas reliefigi la facilan aliron al kulturaj
produktoj per Esperanto. Kaj tiel Antonio resumas: brazilaj kaj eksterlandaj geamikoj min indikis virtualajn kaj fizikajn
librojn. Tiam, mi ekserĉis esperantan kulturaĵon, kaj trovis diversajn
artistojn kun bonegaj kanzonoj, kio ĉiam nin helpas dum la lernado de novaj
idiomoj. La kontakto kun geamikoj en la tuta mondo estas alia forta
motivigo. Tiel opinias Tiago M. C., 26, Alvinópolis (MG): Studi sole ne estas facile. En la Programo Mia Amiko estas multaj voluntuloj pretaj por nin
helpi. Krome prezentiĝas okazo amikiĝi, konatiĝi kun novaj homoj el aliaj
subŝtatoj. Se oni pensas pri sociaj retoj, tio estus la virtuala ejo de
esperantistoj dum la lernado de la Lingvo Internacia. Ekzistas grupoj de
Esperanto en la reto, tamen estas kadre de Mia Amiko kie ĉio okazas. Ekde kiam
mi aliĝis la programon neniam venis al mia kapo la ideo ĝin forlasi.
Plibone scii, kiel pensas la studentoj kaj pri Esperanto, apartenanta
al ĉiuj, kaj pri la preferataj naciaj lingvoj de ĉiu persono, tio postulas
esplorojn per taŭga metodologio kaj kriteria analizo de la malsamaj faktoroj.
La efikeco de la lernado kaj precipe la uzebleco de la idiomo laŭ malsamaj
niveloj kaj kuntekstoj certe stimulos novajn esplorojn. Kiuj vojoj malfermiĝus okaze
de situacioj pli postulemaj kaj kompleksaj, kiel tiaj pri la formado de
instruistoj? Stariĝas la pripensado.
Referencoj:
Servoj:
Vortaroj
Retaj Kursoj
Esperantaj
Radioelsendoj per la Reto