
PRESENTE
As meninas, peça teatral, convoca evocações. Frase
marcante: muitas vidas essa minha vida. Muitas
mortes também. Simbólicas. Peles, marcas de cada vida.
Possibilidade de feições antigas evoca a palavra
“enérgica”, tão ao gosto de minha mãe ao se referir a
certa professora minha do primário -- a preferida dela.
Enérgica -- ela dizia de si mesma e elogiava “Dona” Enith
com o mesmo adjetivo: deixava de castigo na porta da
sala de aula quem não soubesse de cor e salteado as
preposições em ordem alfabética, ou os afluentes da
margem direita do Rio Amazonas. Sei cantar ainda hoje
o rol das preposições bem como o “Javari, Juruá, Tefé,
Purus, Madeira, Tapajós, Xingu”. Menino de 11 anos,
jamais fiquei retido no vexame da porta da sala. Mas,
outros vexames amargaria: “do nada”, como se diz,
relatava para uma vizinha, a Divina, malfeitos que me
custariam surras homéricas. Os instrumentos de tortura
ganhavam densidade e efeito dissuasivo conforme eu
crescia: palmada, puxão de orelha, chinelo, correia,
objetos ao alcance da autoridade supostamente
ameaçada. Escondia cuidadoso marcas roxas nas pernas,
lágrimas engolidas, habilidades então adquiridas,
como sensação de levitação, sumiço de vozes e imagens,
viagens extracorpóreas. Dava por mim, tinha escapado
de fininho da sala, me trancava no quarto, no banheiro,
refúgios seguros. Ia descabelar o palhaço, tocar bronha,
bater punheta. Na adolescência, um dos esportes
preferidos a lapidar a imaginação. Daí, talvez, essa
mania de imaginar cenas, personagens, enredos,
essa mania de escritor. No fundo tinha comigo
que todo bom escritor teria sido inveterado punheteiro.
Em outra, rapazinho, o braço descendo em fúria, mas a
esquiva se fez ousadia: segurei no ar o pulso com o
temido chinelo. Disse baixinho e firme: “acabou! essa é
a última vez. Nunca mais levante a mão para me bater,
ouviu?” Saí vitorioso para o banheiro. O susto no rosto
dela povoaria sessões matinais na gestalt-terapia.
Tinha também a vida em que a memória era de orgulho
por me ajudar com os deveres de casa, o que facilitaria
sem dúvida ampliar o número de medalhas na blusa
branca do uniforme: “honra ao mérito”. E me sentia
um general, imagem, aliás, que me ficou do general
disciplinador que minha mãe fora antes do ultimatum.
Doar ao papel memórias ardidas e perdoar arroubos
educativos. Fazia o melhor que podia para que o filho
tivesse bom caráter, honestidade, estudos. Fosse alguém
na vida.
Na manhã seguinte, a estranha nitidez do sonho. O sono
mesmo, só depois da dose santa do chá de capim santo.
Um homem e uma mulher ao longe, ladeados por quatro
ou cinco soldados, me fitavam, insistência nos olhos e
algum objeto nas mãos. Pressenti presente. Mas, o susto
viria quando a fileira de soldados ganhou algumas
dezenas. Das camuflagens para o estupefato dos meus
olhos incrédulos. O que seria aquilo? O presentinho,
delicado, me foi entregue pelo espectro de uma espécie
de mãe arquetípica. Arrepiei!
DONACO
La knabino, teatraĵo, kunvokas rememorigojn. Frazo:
pluraj vivoj en mia vivo. Pluraj mortoj ankaŭ.
Simbolaj. Haŭtoj, markoj de ĉiu vivo.
Unua eblo, antikvece, venigas al mia menso la vorton
energia, tiom kara al panjo kiam ŝi aludis al unu
el miaj unuaj instruistinoj, sia preferata. Energia --
panjo diradis pri si mem. Kaj laŭdis S-rinon Enith per
la sama adjektivo: kiel puno ŝi lasis for de la lernoĉambro
tiujn kiuj ne sciu laŭmemore diri ĉiujn prepoziciojn laŭ la
alfabeta ordo, aŭ la alflujon de la dekstra marĝeno de
Rivero Amazono. Mi scias kanti ĝis hodiaŭ la preposiciojn
same kiel tiujn riverojn, nome “Ĵavario, Ĵuruao, Tefeo,
Puruso, Madejro, Tapaĵoso, Ŝinguo”. Dek-unu jaraĝa
knabo, neniam mi restis ĉe la embaraso de la lernoĉambra
pordo. Sed, aliaj amaraj embarasoj alvenus: “el nenio”,
kiel oni dirás, panjo rakontis al najbarino, nome Divina,
misfarojn, kiuj venigis al mi homerajn batadojn.
Torturigiloj amasiĝis kaj akiris persvadan efikon laŭ mia
kresko: man-frapo, orelpinĉo, pantoflo, rimeno, krom
objektoj ĉemane pro aŭtoritato supozeble minacata.
Zorgeme mi kaŝis viol-kolorajn krurojn, glutitajn
larmojn. Lertaĵojn tiam akiris: levitacio-povo,
malaperigo de voĉoj kaj imagoj, eksterkorpajn vojaĝojn.
Apenaŭ perceptite, mi duonkaŝe eskapadis el la
vizitĉambro, ŝlosiĝis en dormoĉambro, banĉambro,
sekuraj rifuĝejoj. Longe tiam mi min masturbadis. Jen,
adoleskante, unu el preferataj sportoj por plibonigi
la imago-povon. El tio, eble, tiu emo imagi scenejojn,
rolulojn, intrigojn, tiu emo esti verkisto. En la fino
de la finoj mi supozis, ke ĉiu bona verkisto eble estis
senlasa sinmasturbanto.
Alifoje, preskaŭ junulo, panja brako furioze
malsupreniris, sed mia sindeturno iĝis aŭdaco: mi
manprenis ankoraŭ aere la mon-artikon portantan
la timatan pantoflon. Mallaŭte sed firme mi diris:
“sufiĉe! tiu estis la lasta fojo. Neniam plu levu la
manon por min bati, ĉu klare?” Venkinto, mi foriris
al la banĉambro. La ektimo de ŝia mieno plenigus
matenajn sesiojn de gestalt-terapio.
Dum alia vivo memoraĵo estis pri la orgojlo pro min
helpi rilate hejmotaskojn, kio certe faciligus
ampleksigi la nombron de medaloj sur la blanka
ĉemizo de uniformo: honoro pro merito. Kaj mi
sentis min generalo, cetere, bildo kiu restis rilate
panjon kiel disciplinigan generalon antaŭ ol tiu
ultimatum. Donaci al paperfolio ardajn memoraĵojn
kaj pardoni edukajn ravojn. Ŝi faris sian plej bonon
por ke la filo havu bonan karakteron, honestecon,
studojn. Iĝu mi finfine bona homo.
Sekvematene, la stranga klareco de sonĝo. La dormo
mem, nur post saniga dozo de teo de andropogono.
Viro kaj virino malproksime, flanke de kvar aŭ kvin
soldatoj, min rigardadis, insisto sur okuloj, objeto
ĉemane. Donaceton mi antaŭsentis. Sed, la surprizo
okazis kiam la vico de soldatoj iĝis dekoj. El kamuflaĵoj
rekte al la konsterno de miaj nekredemaj okuloj. Kio
estus tio? La donaceto, delikata, al mi estis enmanigata
de speco de spektro de arĥetipa patrino. Mi ektremis!