PaPos Nascentes - poéticos, psicoterapia, mentoria

Powered By Blogger

2/28/21

INTERVJUO KUN EDUARDO GALEANO

 


INTERVJUO KUN EDUARDO GALEANO

Ĵurnalisto – Alia frazo via, mesaĝoj de la amaspopoloj en placoj de Katalunio, Hispanujo, estas: “Se vi ne permesas nin revi, ni ne permesos vin dormi”. Nun mi petos de vi, espereble vi jesos, revigi nin per la legado de unu el viaj tekstoj.

EG – Jes... Jes, mi legos kelkajn etajn vortojn, koncernajn la rajton al revado, al deliro, ekde io al mi okazinta en Kartaĥena de Indjas, antaŭ iom da tempo, kiam mi estis en la universitato prelegante kune kun granda amiko, la argentina kino-reĝisoro Fernando Birri, kaj do studentoj demandadis, foje al mi foje al li, kaj estis lia unu el la plej malfacilaj. Studento stariĝis kaj demandis lin, al kio utilas la “utopio”. Mi rigardis lin kompateme kaj pensis, kia malfacilaĵo! Li respondis brilege, plejbone maniere. Li diris, ke la utopio estas en la horizonto, mi scias bone, ke neniam mi trafos ĝin, ke se mi marŝos dek paŝojn, ĝi iros for dek paŝojn, ju pli mi ĝin serĉos despli malpli ĝin trovos, ĉar ĝi malproksimiĝos laŭ mia proksimigo. Bona demando, ĉu?, al kio ĝi utilas. Jen la utopio utilas al tio, POR MARŜI.

Ĵurnalisto – Tre bone. Tre bona respondo. Ĉu ni ankaŭ stariĝu kaj marŝu?

EG – Bone, perfekto, jes, jes.

Ĵurnalisto – Ĉu ni marŝu rekte al la utopio? Bonvolu.

EG (prenas papereton kaj legas): Kion se ni deliros iomete? Kion se ni algluos nian rigardon transen la abomenindaĵon por imagi alian mondon ebla. La aero estos pura de ĉiu veneno venanta el homaj timoj, el homaj pasioj. Surstrate la aŭtoj estos premegataj de la hundoj, la personoj ne estos stirataj de la aŭtoj nek programataj de la komputiloj, nek aĉetataj de la superbazaroj, same ne spektataj de la TV. La televidilo lasos esti la plej grava ano de la familio, kaj ĝi estos konsiderata same kiel gladilo aŭ lavmaŝino. Oni aldonos al la punkodo la krimon de stulteco, kiun atencas kiuj vivas por havi kaj por gajni, anstataŭ vivi por simple vivi, kiel kantas la birdo sen scii, ke kantas, kaj kiel ludas infano sen scii, ke ludas. En ajna lando estos arestitaj ne junuloj, kiuj rifuzas plenumi la militservon, sed tiuj kiuj ja volu ĝin plenumi. Neniu vivos por labori, sed ni ĉiuj laboros por vivi. La ekonomikistoj ne nomos kiel vivnivelon al la nivelo de konsumo, nek nomos vivkvaliton al la kvanto de aĵoj. La kuiristoj ne kredos, ke la langustoj ŝategas esti boligataj vivantaj. La historiistoj ne kredos, ke la landojn ravas esti invaditaj, la politikistoj ne kredos, ke la malriĉulojn ravas manĝi promesojn, la solenaĵo lasos kredi esti virto, kaj neniu, neniu prikonsideros seriozajn tiujn nekapablaj primoki sin mem. La morto kaj la mono perdos siajn magiajn povojn, kaj nek pro morto nek pro fortuno kanajlo iĝos virta kavaliro. La manĝaĵo ne estos varo nek la komunikado, negoco, ĉar manĝaĵo kaj komunikado estas homaj rajtoj. Neniu mortos pro malsato, ĉar neniu mortos pro misdigesto, la infanoj sur la stratoj ne estos traktataj kvazaŭ ili estus rubaĵo, ĉar ne estos infanoj sur la stratoj, la riĉaj geknaboj ne estos traktataj kvazaŭ ili estus mono, ĉar ne estos riĉaj infanoj. La edukado ne estos privilegio de  tiuj, kiuj ĝin povu pagi. La polico ne estos la fatalaĵo de kiuj ne povas ĝin aĉeti, la justico kaj la libereco, siamaj fratinoj kondamnitaj vivi apartigataj, refoje estos kune, tre kunligitaj, dorso kun dorso. En Argentino, la frenezinoj de Placo de Majo estos ekzemploj de mensa saneco, ĉar ili rifuzis forgesi dum la tempoj de devigata amnezio. La Sankta Patrina Eklezio alĝustigos kelkajn eratumojn de la moseaj tabuloj, kaj la Sesa Ordono ordonos festi la korpon, la Eklezio diktos ankaŭ alian mandamenton, forgesita de Dio: “Vi amos la naturon de kiu vi estas parto”, estos rearbarigataj la dezertoj de la mondo kaj la dezertoj de la animo, la malesperantoj estos esperigataj kaj la perditoj estos trovataj, ĉar ili malesperiĝis pro tiom atendi, kaj ili sin perdis pro tiom serĉi. Ni estos sampatrujanoj kaj samtempuloj de ĉiuj kiuj havos volon de beleco kaj volon de justico, estu naskiĝintaj kiam ili estu naskiĝintaj kaj estu vivantaj kie ili estu vivantaj, eĉ sen ioma graveco pri la limoj de mapoj kaj tempo. Ni estos neperfektaj, ĉar perfekteco estos daŭre la teda privilegio de dioj, sed en ĉi mondo fuŝeca kaj malfacila, ni kapablos vivi ĉiun tagon kvazaŭ ĝi estu la unua kaj ĉiun nokton kvazaŭ ĝi estu la lasta.

Fonto: (5) Para Que Serve a Utopia? - Eduardo Galeano - YouTube – portugala traduko


2/26/21

UNIDADE/ UNUECO

 


arte

poesia

música

unidade    

corpomentespírito              

korpomens'espirito

serenidadepaz

serenopac'

unueco

muziko

poezi'

arto        

CICLO/ CIKLO

 ❤️

a vida em mim nasce morre
numa constante corrida
não sei se sou eu quem corre
enquanto em mim corre a vida

não sei se sou eu quem morre
em cada pessoa morrida
não sei que líquido escorre
e me nutre – água da vida?

não sei que partícula dança
quando luz me fiz criança
entrei no tempo e no espaço

não sei que onda me leva
se sou luz mesmo na treva
quando esperança renasço

***********

Naskiĝas kaj mortas vivo
dum ĉi konstanta kurado:
ĉu mi kuras mi ne scias
dum kuras ja mia vivo.
Ĉu estas mi kiu mortas
tra ĉiu homo mortanta,
ĉu tiu likv' skuanta
min nutras – akvo de viv'
Ĉu iu partiklo dancas
kiam, lum', mi infaniĝis
tempo-spacon enirinte.
Kiu ond' irigas min?
tiu lum' eĉ dum mallum'
espero renaskiĝinta?

2/13/21

TEMPO FILME/ TEMPO FILMO

 

    Recomendo o documentário QUANTO TEMPO O TEMPO TEM (2014) da Netflix sobre ciência e natureza. Especialistas de diversas áreas explicam o conceito de tempo de diferentes civilizações e por que para muitos de nós o tempo nunca é suficiente.


quanto tempo o tempo tem

o tempo perguntou 

ao tempo 

se faço a vida marasmo 

ou se a cada dia a orgasmo 

se dela faço poesia 

ou se dela entusiasmo


meu tempo na Nuvem salvo 

se faz muitas possibilidades 

na certa delas colapso 

esse amor que lhe tenho 

não sei o tempo que tenho 

nem quanto tempo o terei


por isso agora orgasmo 

ao ler rabindranath tagore

até agora não sei 

quanto tempo o tempo tem 

nem se o tempo perguntou ao tempo 

ou se nada perguntou 

talvez por falta de tempo


no poema dou um tempo 

e vou consultar o espelho: 

no tempo deste poema 

o quanto fico mais velho 

no tempo desta poesia 

"nada sei desse troço" 

me contemplo: me remoço?




    La dokumentan filmon KIOM DA TEMPO TEMPO HAVAS? (2014) de Netflix (Netflikso) pri scienco kaj naturo mi rekomendas. Fakuloj pri diversas areoj eksplikas la koncepton pri tempo laŭ malsamaj civilizacioj kaj kial por multaj el ni la tempo neniam sufiĉas.


kiom da temp' havas tempo

tempo demandis al 

tempo ja

se igos mi vivon marasmo

aŭ se igos ĝin orgasmo 

se igos ĝin poezi’ 

aŭ el ĝi, entuziasmo


mia temp' Nube sin savas 

tiel ĝi iĝas do  

multaj pluraj eblecoj 

certe el ĝi tuj kolapsas 

tiu amo al vi dediĉata 

mi ne scias pri l’ temp' havata 

aŭ kiom da temp’ havos mi 


pro tio ĝisnunas orgasmo 

dum poezilegad’ 

de tagore rabindranat’

ne scias mi ĝisnun 

kiom da temp’ havas ja 

ĉu tempon demandis temp’ 

ĉu estis demand’ nenia 

ĉu pro tempomanko ia  


donaco tempa al la poem’ 

mi konsultu al la spegul’: 

dum tempo de ĉi poem’ 

kiom pli aĝa iĝas mi 

dum tempo de ĉi poezi’ 

"ne scias pri l’ afer’ mi” 

min kontemplu: ĉu rejuniĝ’?