PaPos Nascentes - poéticos, psicoterapia, mentoria

Powered By Blogger

quinta-feira, 15 de março de 2012

AMOMEZE, AMOROMEZE


amomeze amoromeze

enbuŝigita peniso mia

tragorĝe moviĝas iĝas

plenfluga birdo fluganta bardo

ĝis buŝa ĉielarko via

vespero magia mia deziro

daŭra rondiro fariĝas nia

renoviĝintaj amantoj

- fortaj ondoj leviĝantaj -

furoras amoras horloĝ-forgesite

disdonitaj kantoj.



la tempo lacema

haltema

tiun longan spiron entenas

la tagon vekigas amo nia harmonia

la vivo poezias solene kaj plene

sanktigita de amo - svene magia

kaj amo kaj vivo kaj versoj

kaj universoj moviĝas

per la forto poezia.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Komentarioj bonvenas. Comentários sobre poemas são bem vindos.