quinta-feira, 18 de maio de 2023

PRESENTE/ DONACO

 

PRESENTE

As meninas, peça teatral, convoca evocações. Frase

marcante: muitas vidas essa minha vida. Muitas

mortes também. Simbólicas. Peles, marcas de cada vida.


Possibilidade de feições antigas evoca a palavra

“enérgica”, tão ao gosto de minha mãe ao se referir a

certa professora minha do primário -- a preferida dela.

Enérgica -- ela dizia de si mesma e elogiava “Dona” Enith

com o mesmo adjetivo: deixava de castigo na porta da

sala de aula quem não soubesse de cor e salteado as

preposições em ordem alfabética, ou os afluentes da

margem direita do Rio Amazonas. Sei cantar ainda hoje

o rol das preposições bem como o “Javari, Juruá, Tefé,

Purus, Madeira, Tapajós, Xingu”. Menino de 11 anos,

jamais fiquei retido no vexame da porta da sala. Mas,

outros vexames amargaria: “do nada”, como se diz,

relatava para uma vizinha, a Divina, malfeitos que me

custariam surras homéricas. Os instrumentos de tortura

ganhavam densidade e efeito dissuasivo conforme eu

crescia: palmada, puxão de orelha, chinelo, correia,

objetos ao alcance da autoridade supostamente

ameaçada. Escondia cuidadoso marcas roxas nas pernas,

lágrimas engolidas, habilidades então adquiridas,

como sensação de levitação, sumiço de vozes e imagens,

viagens extracorpóreas. Dava por mim, tinha escapado

de fininho da sala, me trancava no quarto, no banheiro,

refúgios seguros. Ia descabelar o palhaço, tocar bronha,

bater punheta. Na adolescência, um dos esportes

preferidos a lapidar a imaginação. Daí, talvez, essa

mania de imaginar cenas, personagens, enredos,

essa mania de escritor. No fundo tinha comigo

que todo bom escritor teria sido inveterado punheteiro.


Em outra, rapazinho, o braço descendo em fúria, mas a

esquiva se fez ousadia: segurei no ar o pulso com o

temido chinelo. Disse baixinho e firme: “acabou! essa é

a última vez. Nunca mais levante a mão para me bater,

ouviu?” Saí vitorioso para o banheiro. O susto no rosto

dela povoaria sessões matinais na gestalt-terapia.


Tinha também a vida em que a memória era de orgulho

por me ajudar com os deveres de casa, o que facilitaria

sem dúvida ampliar o número de medalhas na blusa

branca do uniforme: “honra ao mérito”. E me sentia

um general, imagem, aliás, que me ficou do general

disciplinador que minha mãe fora antes do ultimatum.

Doar ao papel memórias ardidas e perdoar arroubos

educativos. Fazia o melhor que podia para que o filho

tivesse bom caráter, honestidade, estudos. Fosse alguém

na vida.  


Na manhã seguinte, a estranha nitidez do sonho. O sono

mesmo, só depois da dose santa do chá de capim santo.

Um homem e uma mulher ao longe, ladeados por quatro

ou cinco soldados, me fitavam, insistência nos olhos e

algum objeto nas mãos. Pressenti presente. Mas, o susto

viria quando a fileira de soldados ganhou algumas

dezenas. Das camuflagens para o estupefato dos meus

olhos incrédulos. O que seria aquilo? O presentinho,

delicado, me foi entregue pelo espectro de uma espécie

de mãe arquetípica. Arrepiei!


DONACO

La knabino, teatraĵo, kunvokas rememorigojn. Frazo:

pluraj vivoj en mia vivo. Pluraj mortoj ankaŭ.

Simbolaj. Haŭtoj, markoj de ĉiu vivo. 


Unua eblo, antikvece, venigas al mia menso la vorton

energia, tiom kara al panjo kiam ŝi aludis al unu

el miaj unuaj instruistinoj, sia preferata. Energia --

panjo diradis pri si mem. Kaj laŭdis S-rinon Enith per

la sama adjektivo: kiel puno ŝi lasis for de la lernoĉambro

tiujn kiuj ne sciu laŭmemore diri ĉiujn prepoziciojn laŭ la

alfabeta ordo, aŭ la alflujon de la dekstra marĝeno de

Rivero Amazono. Mi scias kanti ĝis hodiaŭ la preposiciojn

same kiel tiujn riverojn, nome “Ĵavario, Ĵuruao, Tefeo,

Puruso, Madejro, Tapaĵoso, Ŝinguo”. Dek-unu jaraĝa

knabo, neniam mi restis ĉe la embaraso de la lernoĉambra

pordo. Sed, aliaj amaraj embarasoj alvenus: “el nenio”,

kiel oni dirás, panjo rakontis al najbarino, nome Divina,

misfarojn, kiuj venigis al mi homerajn batadojn.

Torturigiloj amasiĝis kaj akiris persvadan efikon laŭ mia

kresko: man-frapo, orelpinĉo, pantoflo, rimeno, krom

objektoj ĉemane pro aŭtoritato supozeble minacata.

Zorgeme mi kaŝis viol-kolorajn krurojn, glutitajn

larmojn. Lertaĵojn tiam akiris: levitacio-povo,

malaperigo de voĉoj kaj imagoj, eksterkorpajn vojaĝojn.

Apenaŭ perceptite, mi duonkaŝe eskapadis el la

vizitĉambro, ŝlosiĝis en dormoĉambro, banĉambro,

sekuraj rifuĝejoj. Longe tiam mi min masturbadis. Jen,

adoleskante, unu el preferataj sportoj por plibonigi

la imago-povon. El tio, eble, tiu emo imagi scenejojn,

rolulojn, intrigojn, tiu emo esti verkisto. En la fino

de la finoj mi supozis, ke ĉiu bona verkisto eble estis

senlasa sinmasturbanto.


Alifoje, preskaŭ junulo, panja brako furioze

malsupreniris, sed mia sindeturno iĝis aŭdaco: mi

manprenis ankoraŭ aere la mon-artikon portantan

la timatan pantoflon. Mallaŭte sed firme mi diris:

“sufiĉe! tiu estis la lasta fojo. Neniam plu levu la

manon por min bati, ĉu klare?” Venkinto, mi foriris

al la banĉambro. La ektimo de ŝia mieno plenigus

matenajn sesiojn de gestalt-terapio.


Dum alia vivo memoraĵo estis pri la orgojlo pro min

helpi rilate hejmotaskojn, kio certe faciligus

ampleksigi la nombron de medaloj sur la blanka

ĉemizo de uniformo: honoro pro merito. Kaj mi

sentis min generalo, cetere, bildo kiu restis rilate

panjon kiel disciplinigan generalon antaŭ ol tiu

ultimatum. Donaci al paperfolio ardajn memoraĵojn

kaj pardoni edukajn ravojn. Ŝi faris sian plej bonon

por ke la filo havu bonan karakteron, honestecon,

studojn. Iĝu mi finfine bona homo.  


Sekvematene, la stranga klareco de sonĝo. La dormo

mem, nur post saniga dozo de teo de andropogono.

Viro kaj virino malproksime, flanke de kvar aŭ kvin

soldatoj, min rigardadis, insisto sur okuloj, objeto

ĉemane. Donaceton mi antaŭsentis. Sed, la surprizo

okazis kiam la vico de soldatoj iĝis dekoj. El kamuflaĵoj

rekte al la konsterno de miaj nekredemaj okuloj. Kio

estus tio? La donaceto, delikata, al mi estis enmanigata

de speco de spektro de arĥetipa patrino. Mi ektremis!

quarta-feira, 3 de maio de 2023

PERDA/ PERDO

                                               

PERDA

Enormes as diferenças, mas divergências até
que nem tantas. Altos e baixos, casal padrão.
Ele, pioneiro, protetor, tormento de alguns
meninos. Ela, doce, macia, muito fofa. Prepúcio
e Pelúcia viviam bem. Até que começasse a
desconfiar do marido. Estaria sendo traída?
Quem, a tal Súmula Vinculante? O advogado
falava nela com exagerado entusiasmo.
Encobriria algo? Prepúcio negava. O vínculo
espúrio, porém, jamais restou provado. Pelúcia
perdia o sono e a fofura. Pior estava por vir: a
morte do filho único. Estrupício, que não batia
bem da bola, faleceu meses depois de dar
entrada no manicômio. Como suportar tanto
suplício?


PERDO


Gigantaj diferencoj, sed malkonsentoj eĉ ne
tiom. Certe bonaj kaj malbonaj momentoj,
norma paro. Li, pioniro, protektanto, embaraso
por knaboj. Ŝi, dolĉa, milda, tre carma. Prepucio
kaj Pluŝo vivis bone. Ĝis kiam ŝi ekmalfidis la
edzon. Ĉu ajna perfidaĵo? Kiu, tiu Liga
Resumeto? Tre entuziasme la advokato parolis
pri ŝi. Ĉu li kaŝus ion? Prepucio neadis. Bastarda
ligo, tamen, neniam restis pruvata. Pluŝo perdis
dormemon kaj mildecon. Plej malbono ekvenus:
la morto de la sola filo. Estrupicio, frenezeta,
mortis iom post eniri azilon. Kiel toleri tioman
turmentegon?


sexta-feira, 21 de abril de 2023

AMANTO/ RICARDÃO


AMANTO 
ne faras mi versojn kiel mortanto 
nek versojn faras nenion faras 
simile almenaŭ al iu mortanto 
nur versojn faras kiel vivanto 
kun subpremoj kelkaj misfaroj: 
versojn mi faras kiel kuranto 
tiom malatenta kiu tamen 
ĉion perceptas jam sensurprize 
kvazaŭ ene de granda ebrio 

ne kantas mi morton nur vivon kantas 
rozon kaĵolas kaj margareton 
kaj najbarinon de 105 
sed nur post la diant-foriro 
mi flaras rozon ŝin senpetaligas 
ege zorgeme sen veki lin 
pro ajna trouzo ajna ĵaluzo 


RICARDÃO 
não faço versos como quem morre 
nem versos faço nem faço nada 
que ao menos seja como quem morre 
só faço versos como quem vive 
com atropelos com desencanto: 
eu faço versos como quem corre 
tão desatento e no entanto 
tudo percebe já sem espanto 
como se dentro de um grande porre 

não canto a morte, só canto a vida 
e canto a rosa e a margarida 
e a vizinha do 105 
mas só depois que o cravo sai 
eu cheiro a rosa e a despetalo 
muito cuidado sem despertá-lo 
em seu ciúme

domingo, 2 de abril de 2023

FLOR DA VIDA/ FLOR’ DE VIVO

 

Fotis Paulo P Nascentes


FLOR DA VIDA

na Geometria Sagrada

a Beleza nos convida

a contemplar a Perfeição

nela pulsa a Flor da Vida

flor interconexão:

campos dentro de campos

círculos interseção

curvas sábias Infinito

 

Geometria Sagrada

Geômetra Silêncio

a Se contemplar em nós

Silêncio de tantas eras

Música da Esferas

ao Si mesmo dando voz!

 

Flor da Vida sem idade

movimento no sem tempo

eternidade me contemplo:

sendo Eu Sou – Totalidade

Supremo Poeta

compõe toda a Harmonia

sendo Alvo sendo Seta

Unidade em Poesia:

Plenitude no Vazio!

 


FLOR’ DE VIVO

en Sakrala Geometrio

Beleco invitas nin

kontempli Perfektecon

en ĝi pulsas Flor’ de Vivo

flor’ interkonekso:

kampoj ene de kampoj

cirkloj intersekco

saĝaj kurboj de Senfino

 

en Sakrala Geometrio

Geometro estas Silento

Sin kontemplas en ni

Silento de tiomaj eraoj

Muziko de Sferoj

al Si mem Voĉon donante!

 

senaĝa Flor’ de Vivo

movo ene de sentempo

eterneco mi min kontemplas:

estante Mi Estas – Tuteco

Mi Estas – Superega Poeto –

komponas tutan Harmonion

estante Celo estante Sago

Unuo kaj Poezio:

en Malpleno Pleneco!

quinta-feira, 30 de março de 2023

SONHO TRANS/ TRANS SONĜO

 


SONHO TRANS

Contou-me em terapia. Longe de casa, hotel na Pauliceia Desvairada. Trans bem transada, drinques sem papo, 69 suculentos boquetes, saciadas rabiolas. Recomenda-se? Para você vulgaridade, indecência, que nome dar? Para o cliente, vergonha, dor, sofrimento?


TRANS SONĜO 

 Min rakontis li dum terapio. For de hejmo, hotelo en la Frenezega Sanpaŭlo. Eleganta persono trans, senbabilaj drinkoj, 69 sukaj midzoj, sataj anusoj. Ĉu rekomendinda? Por vi, ĉu vulgareco, maldecaĵo, kiel nomi tion? Por la kliento, ĉu honto, doloro, sufero?