PaPos Nascentes - poéticos, psicoterapia, mentoria

Powered By Blogger

2/04/24

HS + AI = PMM

 


HS + AI = PMM

    “Laŭ la helena mitologio, Psiĥo (greklingve ψυχή psykhè) estas personigo de la homa animo. La greka vorto ankaŭ signifas “papilio”, kaj Psiĥon foje artistoj bildigas kiel junan virinon kun papiliaj flugiloj”. Tion la Preleganto citis el Wikipedio®”.
 
    Tiama preleganto, tiel mi daŭris:
    “En la kolektiva nekonscio mitoj ripozas, asertis Karlo Jung. Delonge kreiton voras kreanto. Foje estas la kreito la voranto. Tiu arĥetipa paro tamen iel estas unuo, kiu tamen kiel duecon sin prezentas. Malgraŭ antikva kaj arĥana, tio montriĝas ŝajno, nur fantazio de Psiĥo, tutpova diino. Mitoj tamen ne memstaras, spite al ĝenerala homa timo. Fakte timo estas mito”.

    Apenaŭ sonis tiuj vortoj malkvieta bruo ŝvebis aere. La aŭdantaro agitiĝis. Pluraj manoj preskaŭ samtempe leviĝis, avidaj senmaskigi la aŭdacan Preleganton.

    Anoncis la cerimoniestro: “bonvolu malmultvorte sin prezenti, diri la nomon. Poste venigu la demandon, ĉu?”

    Paŭlo obeis kaj tuj malamike pafis:

    “Stultaĵo! Kreanto logike ĉiam venas unue. Nur post kreado aperos kreito”. Ruĝvanga, provokis li jam antaŭvidante surplanke Preleganton: “Nu, sin bazi sur aŭtoritata argumento nur montras mankon de bazaj konoj, ĉu?”.

    Ridetoj. Mokoj, eble.

    Longa, lanta elspirado forpelis danĝeran insekton nome tuja reago. Elegante redonis li la pilkon kun ruza, tamen, preskaŭ neperceptebla ruliĝo sur sin mem:

    “Kara sinjoro, ĉu vi bonvolus pli bone klarigi tion? Kial vi asertas, ke la sveda psiĥiatro Jung malpravas?”

    Apenaŭ ektuŝita, la pilko forfuĝis el la manoj de Provokanta Demandinto. Liakape malaperis vortoj. Balbutis li malkoherajn vortojn, koleriĝis, ekkriis ion per kartezia certeco: “kolektiva nekonscio” estas absurdaĵo!

    “Kial?”

    Post aŭdi novajn akrajn vortojn, Preleganto redemandis:

    “Kial?”

    La trian fojon tiu unuvorta demando ŝajnis insulto, kiun tamen nur Provokanto tiel sentis. La antaŭan bruon la ĉeestantaro silentigis. Post drama paŭzo, Preleganto allogis ĉiun aŭskultanton per serio da sinsekvaj demandoj:

    “Kial onin timigas ordinaraj sonĝoj pri fantomoj, senkapa mulo, lupfantomo eĉ se nenio tia ekzistas?”

    “Kial onin timigas maskaj banditoj en sonĝoj onin atakantaj en malhelaj vojetoj neniel ekzistantaj post vekiĝo?”

    “Kial onin timigas koŝmaro, inkub-sonĝo, prem-sonĝo, terur-sonĝo se ĉio tio, lastanalize, temas nur pri... sonĝo?”

    Sen atendi eĉ momenton li daŭris. “Kiam oni dormas ĉu regas konscio aŭ nekonscio? El ambaŭ konsistigas la homa psiĥo. Tio estas ordinara sperto ĉiutaga, ĉu? Kiam tamen venas lumo tiam vekiĝo okazas, timo malaperas. Folkloraĵoj kiaj fantomoj, senkapa mulo, lupfantomo ne rezistas al la lumo de atenta konscienco. Escepte se metafore. Same timigaj, koŝmaro, inkub-sonĝo, prem-sonĝo loĝas en la tavolo de nekonscio, ĉu persona, biografia, ĉu nepersona, kolektiva. Ian universalecon montras la studo pri mitoj en ĉiu kulturo. Tion pruvas lavango da libroj pri etnologio, antropologio, legendoj, fein-noveloj. Ombraj aspektoj kuŝas en onia nekonscio”.

    Preleganto esploris la salonon serĉe Provokan Demandinton, sed eble li kaŝe eliris, eble iom pensema, ĉu?

    Nova demando, ĉi-foje tamen respekteme vortumata:

    “Profesoro, kiu estas tiu matematika surekrana formulo? Kio estas HS + AI = PMM?”

    “Dankon pro via demando. HS estas mallongigo de la latina esprimo por nia speco, ‘Homo Sapiens’, saĝa homo. Kiom saĝaj ja ni estas se konsideri, ekzemple, malsaton, militojn, naturmedian detruon, kontaminon de akvo, aero, maro, faligon de arbaro? AI mallongigas Artefaritan Intelekton”. [Strategia drama paŭzo].

    “Nun mi vin demandas, kaj tiu PMM kio estas?” – li daŭris. “Ĉu Preskaŭ-Mortanta Mondo? Ĉu vi mem Prenu Marŝantan Mondon? Kien marŝos la mondo kiam ni decidos, ke pli ol ‘Homo Sapiens’ ni ja estas frataj kaj fraktaj gutoj el sama unika Fonto? Kuŝas Fonto en la kolektiva nekonscio, ĉu ne? Onia kolektiva konscio pri nova tempo nun ekvekiĝas post longa dormo, ĉu ne?. ‘Self’, tio estas, Tuteco ĉion scias, ĉiam, ĉie, ĉiel. Krome, timo estas mito. Kiu volas vekiĝi, tiu iĝu frato de ĉiu frato sine de Unuo! Ĉu ankaŭ vi?”

    Provokanto duonkaŝe reaperis. Ĝustatempe por konstati tion, ke la unuaj aplaŭdoj venis. Preleganto aldonis siajn lastajn vortojn:

    “Ĵus vizitinte la nekonatan mondon de onia kolektiva nekonscio, nome Tutecon, venis al mia kapo tiu poemo, kiun vi permesu, ke mi legu” – mi petas. Kaj belsone, plenvoĉe aŭdiĝis klare:

 

KOHERO!

elverŝas malesto – kohero Mi Estas

dancas kanzono en cerebro-kor’

sinbrakume en Malplen’,

estas mi Unu, ne plu du:

Mi Estas Nun’, sen antaŭe nek poste

Muta, al Aŭror’ ŝanĝas mi

unue ja, histori’!

Inspiri en koro miregigas min

viziti mallumon:

bendlarĝo vibra kvantuma

en la malluma Kamp’ jen mia kuraco:

Mi Estas pura Amo!

Pli draste: inkluziva Amo!

Pli kaj pli abundo: unio, Amo-Paco!

 

    Aplaŭdoj amase eksplodis en la salono. 

 

    Ĉu vekiĝis iu ajn?



HS + AI = PMM

    “Segundo a mitologia helênica, Psique (em grego ψυχή psykhè) é uma personificação da alma humana. A palavra grega também significa “papilio”, e para Psique por vezes os artistas usam a imagem de uma jovem mulher com asas de borboleta”. Isso o Palestrante citou da Wikipedio®”.
 
    Palestrante de então, assim prossegui:

    “No inconsciente coletivo repousam os mitos, sustenta Carl Jung. Faz tempo o criador devora a criatura. Por vezes é a criatura o devorador. Esse par arquetípico, no entanto, de algum modo é unidade, que por sua vez se manifesta como dualidade. Ainda que antiga e arcana, isso se mostra como uma aparência, apenas fantasia de Psique, uma deusa todo poderosa. Mitos, porém, não permanecem de pé, apesar do temor humano em geral. De fato medo é mito”.

    Mal soam essas palavras inquieto ruído paira no ar. A plateia se agita. Quase ao mesmo tempo diversas mãos se levantam, ávidas para desmascarar o ousado Palestrante.

    Anuncia o chefe de cerimônia: “favor se apresentar em poucas palavras, dizer o nome. Em seguida, a pergunta, combinado?”

    Paulo obedeceu e atirou de bate-pronto, cara de poucos amigos:

    “Idiotice! Criador logicamente sempre vem primeiro. Só depois da criação aparecerá a criatura”. Bochechas rubras, ele provocava, já antevendo caído ao solo Palestrante: “Tem dó, se basear em argumento de autoridade só revela falta de conhecimentos básicos, ou não?”.

    Risinhos. Deboches talvez.

    Longa, lenta expiracão afugentou o perigoso inseto da reação precipitada. Com elegância devolveu-lhe a pelota com efeito e malícia, porém, uma quase imperceptível rotação sobre si mesma:

    “Caro senhor, poderia nos esclarecer esse ponto? Por que afirma que o psiquiatra suíço Jung não teria razão?”

    Assim que tocada, a bola fugia das mãos de Perguntador Provocante. De sua cabeça desapareciam palavras. Balbuciou palavras incoerentes, se encheu de cólera, começou a gritar algo de sua certeza cartesiana: “inconsciente coletivo”! Disparate!

        “Por quê?”

        Depois de novas palavras grosseiras, Palestrante voltou a perguntar:

        “Por quê?”

      Na terceira vez a pergunta pareceu um insulto, mas que só Provocante assim sentia. A plateia silencia. Após pausa dramática, Palestrante seduziria a todos com uma série de perguntas sequenciadas:

    “Por que nos assustam sonhos comuns de fanatasmas, mula sem cabeça, lobisomem mesmo se nada disso exite?”

    Por que nos assustam bandidos mascarados nos sonhos nos atacando em vielas escuras que de modo algum existem ao despertamos?”

    “Por que nos assustam pesadelos, sonhos demoníacos, assustadores e terríveis se tudo isso, em última análise, se trata só de... um sonho?”

    Sem esperar sequer um momento ele prosseguiru. “Quando a gente dorme predomina o consciente ou o inconsciente? A psique humana consiste de ambos. Isso é um saber comum, cotidiano, certo? Mas, com a chegada da luz ocorre um despertar, o medo desaparece. Coisas do folclore como fantasmas, mula sem cabeça, lobisomem não resistem à luz de uma cosnciência atenta. Exceto como metáfora. Igualmente assustadores, pesadelos, sonhos demoníacos residem em camadas do inconsciente, seja pessoal, biográfico, seja impessoal, coletivo. Uma certa universalidade mostra o estudo de mitos de cada cultura. Prova disso são inúmeros livros sobre etnologia, antropologia, lendas, contos de fadas. Aspectos sombrios povoam nosso inconsciente”.

    Palestrante procurou no salão Perguntador Provocativo, mas na certa ele saiu de fininho, quem sabe um pouco pensativo?

    Uma nova pergunta, dessa vez em palavras respeitosas:

    “Professor, o que significa essa fórmula matemática na tela? O que é HS + AI = PMM?”

    “Obrigado pela sua pergunta. HS é abreviação da expressão latina para a nossa espécie, ‘Homo Sapiens’, aquele que sabe. Quão sábio de fato somos se levarmos em conta, por exemplo, fome, guerras, destruição do ambiental, contaminação da água, ar, mar, derrubada de florestas? AI abrevia a expressão Inteligência artificial'”. [Pausa dramática estratégica].

    “Agora eu que pergunto, e esse PMM o que é?” – prosseguiu ele. “Seria Mundo à beira da Morte? Quem sabe Ponha em Marcha o Mundo você mesmo? Aonde irá o mundo após decidirmos que mais que ‘Homo Sapiens’ somos de fato irmãos e fractais da mesma e única Fonte? A Fonte está no inconsciente coletivo, não? Uma consciência coletiva global de um novo tempo desperta agora depois de um longo sono, certo? O ‘Self’, ou seja, a Totalidade tudo sabe, sempre, em todo lugar, de todos os modos. Além disso, medo é um mito. Quem quer despertar, que se torne irmão de cada irmão no seio da Unidade! Você também?”

    Provocador reapareceu meio na moita. Em tempo de constatar os primeiros aplausos. Palestrante adicionou suas últimas palavras:

    “Tendo acabado de visitar o desconhecido mundo do nosso inconsciente coletivo, ou seja, a Totalidade, me veio à mente esse poema. Permitam que eu leia”. Com bela e plena voz se ouviu com clareza:

 

COERÊNCIA!

elverŝas malesto – kohero Mi Estas

dancas kanzono en cerebro-kor’

sinbrakume en Malplen’,

estas mi Unu, ne plu du:

Mi Estas Nun’, sen antaŭe nek poste

Muta, al Aŭror’ ŝanĝas mi

unue ja, histori’!

Inspiri en koro miregigas min

viziti mallumon:

bendlarĝo vibra kvantuma

en la malluma Kamp’ jen mia kuraco:

Mi Estas pura Amo!

Pli draste: inkluziva Amo!

Pli kaj pli abundo: unio, Amo-Paco!

 

    Aplaŭdoj amase eksplodis en la salono. Ĉu
 
vekiĝis iu ajn?