Tutkore mi dankas liajn afablajn vortojn! Permespete, mi surblogas lian poemon pro la alta kvalito de tiuj subaj versoj.
"Paulo, la poezio de viaj versoj alte tuŝis la kordojn de mia animo, el tio kelkaj versoj naskiĝis, jenas":
ludu!
Ŭel Roŝa
al lud' kun em' aludu
movu ŝovu en la koron
la blankan flagon funde
ĉar ĝin senvunde
igas gaja via sun' kaj infanrido
disiĝas tristo kun rapido
pro tia via senajnstrikta ja preskribo
vidu: movu ludu kun em' aludu
- nepre al ludo!