PaPos Nascentes - poéticos, psicoterapia, mentoria

Powered By Blogger
Mostrando postagens com marcador Por infanoj. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Por infanoj. Mostrar todas as postagens

quinta-feira, 1 de setembro de 2011

FACILA TEKSTO


                Kara Leganto: FACILA TEKSTO estas nova sesio de nia blogo. La ideo estas publiki tekstojn por komencantoj. Certe ili povos facile kompreni la tekston. Tio motivigos ilin al novaj legaĵoj. Espereble vi ŝatos tiun novaĵon. 
 - Paulo ricevis *mesaĝon de sia amiko Emilio. Per tiu *mesaĝo Emilio demandis lin: ĉu vi volas verki facilan tekston por nia paĝo www.facila.org? Poste pensi dum tempo, Paulo decidis verki facilan tekston. Problemo venis al lia kapo: kio estas facila teksto?

Ĉu tio *dependas de la *strukturo de la *frazoj? Ĉu tio *dependas de elekto de oftaj vortoj?
Ĉu la vorto ‘ofta’ estas ofta aŭ malofta vorto en facilaj tekstoj?
Ĉu la facileco de teksto *dependas de ambaŭ, tio estas, de *frazoj kun facila *strukturo kaj kun oftaj vortoj?

Feliĉe la respondo al tiuj demandoj estis en *mesaĝo de Emilio. La respondo estas:

"En Facila Vento ni uzas nur vortojn kunmetitajn per la 700  de la grupoj BRO-1 ĝis BRO-5 de la *BAZA *RADIKARO *OFICIALA de la *AKADEMIO DE ESPERANTO". Estas facile trovi *oficialajn informojn pri tiu *baza *radikaro *oficiala.

Vizitu la *portalon de la *Akademio de Esperanto ĉe http://www.akademio-de-esperanto.org/verkoj/baza_radikaro_oficiala.html. Certe vi ŝatos studi tiujn facilajn vortojn kaj baldaŭ estos vi, kiu verkos facilan tekston, ĉu ne?