kial hasto se eble venos halto?
kial ordo se bezonatas agordo,
mizerikordo en tagordo?
kial grizo se tuj post, krizo?
kial kolero se post ĝi, infero?
kial ne grundo por sidi hirundo?
kial veneno se anstataŭ putro, nutro?
kial dueco se bezonatas nuanca plureco
pluraj ecoj en unueco?
kial el krizo ne venu oportuno
por tuno da paco anstataŭ puno?
kial Tanatos' kaj ĥaoso
anstataŭ Eroso?
Tanatos' plu bezonatas
aŭ ĉu erosa parfumo?
ĉu plia dramo? ĉu Lumo?
ĉu Vivo? ĉu Amo?
por que pressa se talvez parada?
por que ordem se sintonia preciso
na pauta da misericórdia?
por que cinza se logo depois crise?
por que cólera se depois inferno?
por que não terreno para pouso de andorinha?
por que veneno se em vez de podridão alimento?
por que dualidade se preciso um tom de pluralidade
muitas qualidades na unidade?
por que da crise não vir oportunidade
para toneladas de paz em vez de punição?
por que Tânatos e caos
em vez de Eros?
Tânatos ainda se precisa
ou amoroso perfume?
mais drama? ou Luz?
ou Vida? ou Amor?
Vi pravas, Poeto: necesas fekunda plureco!
ResponderExcluirVi pravas, Poeto: necesas fekunda plureco!
ResponderExcluirBonaj demandoj!!
ResponderExcluirPripensindaj demandoj, Paulo!
ResponderExcluirSuficxas al ni auskulti la pravon kaj la koron, kiuj certe montros al ni la korektan vojon.
Gratulon kaj dankon!
Mi amegis viajn mirindajn vortludojn! Vere fekunda kaj kreema estas via Poeziaĵo, Poeto! Gratulegon! 👏👏
ResponderExcluirTre belis la formo de viaj pensoj, Paŭlo. Gratulon plian fojon.
ResponderExcluirDankon pro via komento, kara.
ResponderExcluirLa demandvorto "Kial" instigas novan diskursivan kontrakton. La poemo ree metas en dubon la modalojn de la volo kaj de la devo, sur baze de kiuj eblas starigi la fidon, sen kio ne eblas elpreni el la paradigmo la eblon rekonstrui la valorojn de la vivantaj estaĵoj de la nuna tempo. En mondo, kies maksimuma valoro estas la plenumo de individuaj materiaj atingoj, fakte ne eblas trafi la kernon de la homaro, nome la utopiajn atingojn, sen kio la vivo reduktiĝas al besta kondiĉo.
ResponderExcluirBela, ĝentila, malavara komento. Kore ĝin mi dankas. Fakte al ĉiuj.
Excluirhttps://www.editorapenalux.com.br/loja/percurso-as-avessas
ResponderExcluirAgradeço a divulgação.