Páginas

Powered By Blogger

domingo, 2 de maio de 2021

GRUND' FEKUNDA/ TERRENO FÉRTIL

 


kial hasto se eble venos halto?

kial ordo se bezonatas agordo, 

mizerikordo en tagordo? 

kial grizo se tuj post, krizo?

kial kolero se post ĝi, infero?

kial ne grundo por sidi hirundo?

kial veneno se anstataŭ putro, nutro?

kial dueco se bezonatas nuanca plureco

pluraj ecoj en unueco?

kial el krizo ne venu oportuno

por tuno da paco anstataŭ puno?

kial Tanatos' kaj ĥaoso

anstataŭ Eroso?

Tanatos' plu bezonatas

aŭ ĉu erosa parfumo? 

ĉu plia dramo? ĉu Lumo? 

ĉu Vivo? ĉu Amo?


por que pressa se talvez parada? 

por que ordem se sintonia preciso

na pauta da misericórdia? 

por que cinza se logo depois, crise?

por que cólera se depois, o inferno?

por que não terreno para pouso de andorinha?

por que veneno se em vez de podridão, alimento?

por que dualidade se preciso um tom de pluralidade

muitas qualidades na unidade?

por que da crise não vir oportunidade

para toneladas de paz em vez de punição?

por que Tânatos e caos

em vez de Eros?

Tânatos ainda se precisa

ou amoroso perfume?

mais drama? ou Luz?

ou Vida? ou Amor?


10 comentários:

  1. Vi pravas, Poeto: necesas fekunda plureco!

    ResponderExcluir
  2. Vi pravas, Poeto: necesas fekunda plureco!

    ResponderExcluir
  3. Pripensindaj demandoj, Paulo!
    Suficxas al ni auskulti la pravon kaj la koron, kiuj certe montros al ni la korektan vojon.
    Gratulon kaj dankon!

    ResponderExcluir
  4. Mi amegis viajn mirindajn vortludojn! Vere fekunda kaj kreema estas via Poeziaĵo, Poeto! Gratulegon! 👏👏

    ResponderExcluir
  5. Tre belis la formo de viaj pensoj, Paŭlo. Gratulon plian fojon.

    ResponderExcluir
  6. La demandvorto "Kial" instigas novan diskursivan kontrakton. La poemo ree metas en dubon la modalojn de la volo kaj de la devo, sur baze de kiuj eblas starigi la fidon, sen kio ne eblas elpreni el la paradigmo la eblon rekonstrui la valorojn de la vivantaj estaĵoj de la nuna tempo. En mondo, kies maksimuma valoro estas la plenumo de individuaj materiaj atingoj, fakte ne eblas trafi la kernon de la homaro, nome la utopiajn atingojn, sen kio la vivo reduktiĝas al besta kondiĉo.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Bela, ĝentila, malavara komento. Kore ĝin mi dankas. Fakte al ĉiuj.

      Excluir
  7. https://www.editorapenalux.com.br/loja/percurso-as-avessas
    Agradeço a divulgação.

    ResponderExcluir

Pripoeziaj komentarioj bonvenas. Comentários sobre poemas são bem vindos.