Páginas

sexta-feira, 24 de janeiro de 2020

CIRANDA/ RONDODANCO

Resultado de imagem para ciranda cirandinha

ciranda cirandinha
vamos todos cirandar
vamos ver e a areia volta
volta a areia sem cessar

a ampulheta que me deste
era vidro e me encantou
o amor que eu já lhe tinha
era louco e aumentou

por isso amiga Marli
entre dentro dessa roda
diga um verso bem bonito
diga: meu, não vou embora!

o corpo me apresenta
só me representa aqui
minha alma representa
e o Espírito é em mim

por isso que meu corpo
alma Espírito sou um
diga um verso bem bonito
sou eterno somos Um!

***********
rondodanc’, rondodancet’
rondodancu ĉiuj ni
vidu ni: sablo revenas
vidu ja revenos ĝi 

sabl’horloĝo donacita
estis vitra ravis min
mia am’ al vi delonge
kreskis kaj frenezis min

pro tio kara Marli
venu tuj al nia rond’
diru verson tre amuza
diru mi ne iros for!

ĉi korpo min prezentas
min ne reprezentas ĝi
mia anim’ ja reprezentas
la Spirito estu mi

pro tio mia korpo
mia anim’ kaj Spirit’
diru verson kun gracio 
mi sentempas tie ĉi! 



4 comentários:

  1. Via ĉarma poemo esprimas profundan transcendan pripensadon! 

    ResponderExcluir
  2. Ĉarma rondokanzono alivestita per surpriza, moderna transcendo.

    ResponderExcluir
  3. Tre ĉarme, rave, klere! Jen estas ĉi via poemo mistika perlo sur la oceano de ekzistado. Via poemo inspiris plupripensadon mian, el miaj antaŭaj vidpunktoj. Ies Esto estas nek, kion oni ofte nomas menso (persono kutim-sence, interna senso, flukso de pensaj procesoj, inkluzive sentoj kaj sensoj), nek la korpo, kvankam Ĝi inkluzivas ambaŭ ilin. Oni estas la Perceptanto, oni estas la ĉeesto de Dio en la mondo, fajrero en kiun la Lumo refleksiĝas spegule en la mondo en kiu Ri manifestiĝas, kun distingo sed sen apartigeblo inter mondo kaj Dio kaj inter ni kaj Dio: kiel Akvo, gutoj, pluvoj, ondoj, verticoj kaj la Oceano. Nia sperto de la mondo inkluzivas niajn korp-agadojn. Senti, sensi, pensi, ĉio ĉi tio estas mensaj procezoj, kaj same agi en la mondo per la korpo entenas mensan procezon. Pro tio, la korpo prezentas nin. Sed same la mensaj procezoj prezentas nin, ĉar ni ne estas tiu aro de mensaj procezoj. Tamen, dum ni prezentiĝas, ni ja iĝas, en la prezentiĝo, korpaj kaj mensaj procezoj unuiĝintaj. Krome, la enkorpiĝinta animo inkluzivas ankaŭ la korpajn procezojn: spiri, moviĝi, manĝi, trinki. Do, niaj korpo kaj menso prezentas, tra-prezentas, trans-prezentas, re-prezentas, preter-prezentas nin, dum nia Esto estas forfuĝema, kvankam ĉie ajn ĉirkaŭ ni Ĝi estas kaj prezentiĝas en pluraj manifestiĝoj. Do kiu ja reprezentas nin, nia Esto, nia Animo, nia Spirito, ne rekte prezentiĝas al ni.

    ResponderExcluir