PaPos Nascentes - poéticos, psicoterapia, mentoria

Powered By Blogger

quarta-feira, 30 de janeiro de 2019

POEZIO SURBLOGE LOĜAS: pripoezia internacia kunlaborejo

Resultado de imagem para poesia

inhotim.org.br
Paulo P Nascentes*
Demando staras. Ĉu tendenco aperas
nuntempe rilate la publikigon de beletraĵoj,
pli specife de poezio? Certe indas esplori la
temon. Fakto estas, ke krom la tradiciaj
publikigejoj, nome libroj, revuoj,
almanakoj, magazenoj, periodaĵoj, novaj
tiucelaj kanaloj aldoniĝas, ĉu pro la konataj
mafacilaĵoj eniri tiun merkaton, ĉu pro la
teknologia revolucio, kiu ĉikampe igas
eldoniston ĉiu verkisto, kapabla do
publikigi kaj disvastigi memstare sian
laboron tra la mondo pere de rimedoj de la
Interreto. Abundas beletraj blogaĵoj kaj
iliaj kreintoj fariĝas nacie kaj
internaciskale konataj, precipe se la verkoj
estas dulingvaj, kaj nacilingve kaj
esperante. Nialande indas esplori, kiuj
estas tiuj aŭtoroj, kiom da blogoj ekzistas,
kiuj furoras, kiuj malaperas. Problemo
studinda ankaŭ estas la monrekompenco
de tiuj aŭtoroj. Cetere malnova estas tiu
problemo, se konsideri, ke pripoeziaj bretoj
estas tiuj malpli vizitataj en librovendejoj.
Sciite estas, ke multaj libroj iĝas
malkonataj dum multa tempo,
konsiderante tion, ke beletraj fakuloj ne
plu havas kie publikigi nek poemojn, nek
recenzojn, nek kritikojn en la gazetaro.
Jen parto de la malfacilaĵoj, eĉ se novaj
malgrandaj eldonejoj ekmarŝas sur tiu
densa arbara tereno. Nialande buĝetoj pri
kulturo malkreskas. Lamas do tiel la
antaŭenigo de tiu kampo, pro absoluta
manko de koncernaj politikoj ĉiunivele de
nia publika administrado. Kiel alfronti kaj
solvi tion?

Tiun necesan esploron ni lasu al niaj fakaj
junaj talentoj. Pli modeste kelkajn
rezistvojojn mi montru. Ili apenaŭ vidiĝas
meze tamen al promesplena agadkampo.
Tendenco moderna aŭ ne, novaĵo ekaperas
en la reta scenejo, nome la ekapero aŭtoraj
beletraj blogoj, ĝenerale publikigantaj
poemojn, rakontetojn, artikolojn. Pri tiaj
blogoj ni okupiĝu en tiu artikolo celanta
konigi al nia publiko kelkajn iniciatojn, eĉ
se malkomplete, eĉ se komenciĝante. Pliaj
samcelaj studaĵoj venu lumen kun pli
akurataj kriterioj. Ĝenerale, apud la
portugala, Esperanto estas uzata de la
plejparto de blogistoj, kio ebligas kolekti
komentariojn de legantoj de diversaj
mondopartoj. Ĉi tie ni pritraktu nur kvar
produktemajn aŭtorojn, nome Dirce Sales,
Nazaré Laroca, Paulo Nascentes e Paulo
Viana, kiuj ekzempligas teamon de obstinaj
rezistemuloj. Temas pri kvar blogoj jam de
kelkaj jaroj vivantaj, kun kolekto da
semajnaj kontribuoj. Por instigi la
legantaron ekkoni aŭ plu ĝui la verkon de
tiu kvaropo, mi resume prezentos kelkajn
iliajn beletraĵojn. Malnecesas insisti tamen,
ke tiu ege modesta prezentaĵo ne
anstataŭas la plezuron malkovri la kaŝitajn
perlojn inter tiuj, kiuj ĉi tie ekvidiĝos.

Dirce Sales
Sou uma feiticeira disfarçada de gente
com nome de Dirce. Moro na Lua Nova e
de vez em quando pouso por aqui. Meu
feitiço favorito? Inventar contos…
encantados. Tiel sinprezentas Dirce Sales
en Contos e Encantos da Dirce Sales. La
bonega blogo, tamen, ne estas (ankoraŭ)
dulingva. Omaĝe al tiu eblo kaj instige,
aŭdace mi esperantigas unu el ŝiajn
poemojn. Espereble ĉiu rakonto kaj poemo tie 
baldaŭ aperu same esperante. Delikate tekstas
la poemo, kies ebla esperantigo povas esti la suba.

PARADOKSOJ
Via rigardo
min tute nudigas,
en plena hom-amaso…

… tamen
min kovras la nudecon,
kiam ni estas solaj,
unu fojojn pli.

Aparte al mi vere plaĉos esperante povi legi
la ceterajn poemojn kaj rakontojn.
Staru la defio!

Nazaré Laroca
Aŭtoro de Birda grundo, la plej ĵusa kaj
leginda poezia libro, Nazaré Laroca
prizorgas alian beletran ĝardenon, nome la
dulingva blogo Conversando com verso e
alguma prosa.

LOĜEJO
Mi loĝas en eta korpo,
kiu havas taŭgan pezon,      

kaj  konvenan mezuron
por enŝipiĝi en tempo,
kaj skulpti mian spacon
en ĉi tiu mondo.



Maŝin’, pri kiu mi zorgas

cele al ties ĝusta rolo;
lamp’, kiun mi lumigas
por naski la fortunon.



Mi havas etan korpon

el akv’ kaj sal’, el sang’ kaj sun’;
liturgia vest’, frukt’ tera,
kiu senŝeliĝos iam
por la teruteron sterki,
kaj liberigi min al Vivo.



Atendas nin rafinita mistikismo, akurataj

versoj, agrabla pejzaĝo. Foje, subtila
pesimismo. Jen plia:



SENTOJ

En soleco agonias
la silento buŝoŝtopita,
dum dronadas la mondo
en strida galimatio.



Nur Dio en silento

aŭdebla nin alparolas;
tamen neniu sukcesas
aŭskulti la Dian Voĉon.



Absolute neeble estas aŭskulti la Dian

Voĉon dum dronadas la mondo en strida
galimatio. Paradokso nin atingas, se kaj
kiam venas al nia konscienco, ke necesas
akurate silenti por aŭskulti al Si-Mem, kiu
estas la Imago Dei, laŭ saĝaj vortoj de
C. G. Jung.



Paulo S Viana

Plurfoje gajninto de meritaj beletraj
premioj de UEA en la branĉoj eseoj,
originalaj prozo, poezio, porinfanaj libroj,
Paulo Viana elstaras ankaŭ kiel kompetenta
blogisto. Pruvas tion la subajn selektitajn
ekzemplerojn de abunda beletra
produktado. La riĉecon fonetikan, ritman,
leksikan kaj de belaj figuroj ni kunĝuu.



TRILO

trilas sur trono el branĉo kaj folioj
la malĝoja birdo
resonas en la printempa ĉielo

obstina pratempa trilado

de plumplena monarko
krias la brueganta reĝo



oscedas la briza aero

ridas la jasmenujo
falas guto da rezino

sur la solenan kanton

kovras la suverenon
mantelo de melankolio.

La mantelo de melankolio certe kortuŝas
nin dum iu interna malĝoja birdo resonas
en la printempa ĉielo. Daŭre simila sento
rimas kun la fina lamento, nome:
la vivo pasis/ mi faris kion mi povis.



FOLIOJ

la horizontala suno antaŭ vespero
bruligas foliojn

jam malfortajn en sia teksaĵo
preskaŭ sensukajn
maldikajn vualojn preskaŭ senutilajn
kiuj baldaŭ faligos sur la grundon
la lumon ilin trapasantan
restas lasta koloro
eta balanciĝado en vento



la vivo pasis

mi faris kion mi povis



Ĉu konciza prozo, ĉu preciza poezio, decidu
mem la leganto pri tio. Fine, espero nin visitas
per la suba teksto.



KIAL NE?

Post jaroj sen eĉ unu sola folio, sen ia
signo de vivo, unu tagon la persikarbo
ekfloris.

Rigardante la novaĵon, en la korto, la

posedanto pensis: kial ne ankaŭ mi?



Paulo P Nascentes

Paposnascentes nomiĝas la blogo. Pri ĉi tiu
menciita blagista blogisto prefere parolu la
poemoj mem. Pri ia mistera naturo de
poezio obstine temas pluraj, kvazaŭ pere
de tiu multobligo kapablus li sukcese
eltrovi la misteron el la poemaj interlinioj.
Vane, memkompreneble.



POEZIA PRAGMATISMO

Kun emo al danĝer’
ŝategas mi ludi
virinojn kaj vortojn.



Se virinojn ludas

serioze ludas – honorvort’!

Se vortojn mi ludas

kiel nun mi ludas
nur ludas al l’ cel’
ludadi virinojn – honorvort’!



La tema ligo al la alĥemio, ĝi mem perdita

mistero, donas nedifinitan nuancon de
neeble trovebla vojo al bona solvo de ajna
mistero. Male, despli antaŭeniras la
esploro malpli proksima montriĝas la tiom
atendita ora aŭroro!



AGAD’ ALIIGA

poemoj venas de ie
ege turmentigas nin
subhaŭte iu kaŝite
ĉu eble aperos ĝi?



drat’ neresponda: poezi’

penante mensogi al vi:
ĉu leganto, perdas sin,
ĉu poet’, la volo scii



la mistero daŭras tiel:

kiel tem’ nuda virin’
kaŝ-montrita trezor’



rezulto – nura alkĥemi’:

en fanduj’ de poezi’
nia plumbo iĝas or’



Daŭras mense ĝis lastmomente neforlasebla
demando, kiu pli malproksimen kondukas nin:



ĈU POEZIO NECESAS?

ĉu poezio necesas, tion diru la leganto,
ne la poeto, ĉar vanto
estas malbona elekto
poeto pri sia teksto
ne pretekstu esti mistero:
vere plurdimensia nia Esto ni estas,
nesto, kesto estas koro poezia.



ĉu poezio necesas diru Poezio mem,

ne la poeto, tiu sekreto
ŝajnas sfinksa dilemo: deĉifru min
aŭ vin mi voros - la kreemo
de l’ poeto ŝvitas tra ĉiuj poroj,
ŝajnas silenta krio, ŝajnas ia senfin’.



ĉu poezio necesas? dum temposparko,

kvazaŭ homa fuŝo ĉesas:
jes ĝi tro necesas!



- el kie poemo venas Poezio tie plenas!



Resume, multaj poeziaĵoj ja nuntempe

publikiĝas en aŭtoraj blogoj, ili do kvazaŭ
loĝas en la Interreto. Kurioza tendenco
estas, ke tiuj retejoj, ĉikaze en la portugala
kaj Esperanto, ĝuste pro ĝia dulingveco,
iel fariĝas pripoezia internacia kunlaborejo.
Tie aperas la bonvenaj komentarioj de la
legantaro.



Fine, ĉu ja poezio necesas aŭ ne, tion ne

mi respondu, precipe proze!



Referencoj:
NASCENTES, P. P. http://paposnascentes.com


-------------
* Poeto, pedagogo, profesoro pri Beletro kaj Esperanto.

2 comentários:

  1. Jen la poeto montras sian talenton de eseisto!
    Gratulon kaj dankon!

    ResponderExcluir
  2. Estas granda honoro mia nomo en via bonega eseo! Koran dankon kaj gratulon, Poeto!

    ResponderExcluir

Komentarioj bonvenas. Comentários sobre poemas são bem vindos.