PaPos Nascentes - poéticos, psicoterapia, mentoria

Powered By Blogger

domingo, 14 de outubro de 2012

ESPERANTO EN UNIVERSITATO DE BRAZILJO


Esperanto en Universitato de Braziljo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-08-03 06:36:22

  
 Survoje al kapabligo de instruistoj
Sojle de la baldaŭa fina aprobo de Leĝpropono 6162/2009 de la Brazila Parlamentejo, kiu enkondukas la opcian instruadon de Esperanto en la mezlernejoj, Federacia Universitato de Braziljo-UnB, oficiale aldonis Esperanton al la ceteraj 12 lingvoj tie nun instruataj.
La precipa celo de la 180 hora kurso estas la aldona kapabligo de nunaj instruistoj de fremdaj lingvoj por la instruado de Esperanto.
La kurso estas por la ĝenerala publiko, sed kun speciala programo por lingvoinstruistoj en la tria lerno-semestro. Laŭcele la kursintoj kapablos aprobiĝi en nivelo C1 de la KER- ekzamenoj. La lecionoj okazos en la norda universitata konstruaĵaro, dufoje semajne, lunde kaj merkrede, gvidotaj de Profesoroj Paulo Nascentes kaj Josias Barboza.
Enmatrikuliĝo jam eblas ĉe unbidiomas.net (Ĉe Cursos musmontru sequenciais- Esperanto).
Tiu nuna universitata atingo malfermas vojon al eĉ pli grava alpaŝo por la evoluo de Esperanto-instruado en Brazilo, nome la postdiplomiga kurso por lingvo-instruistoj, kiun sugestis mem la estraro de UnB, kaj kies pritraktado survojas. Espereble oni jam povos anonci ĝin komence de la sekva jaro.
Raportis Josias Barboza

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Komentarioj bonvenas. Comentários sobre poemas são bem vindos.