SUNSUBIRE
ronde al fajro
aro da fratoj
gefratoj pripensas
lumon, vivon kaj amon
fajre, flamo
brile flavas
brulas klaras
vere ĉarmas
varme staras
nutro de l'fajro:
ĉia malpuraĵo,
reven' al harmonia
ekvilibro korpa, spirita
de ĉiu emocio nia
malvalidas
interkonsentoj inter
gepatroj, filoj, duonfiloj,
(eks)edz(ino), iu ajn kiu povu
malliberigi min en la tria dimensio
atentu viro kaj virino, knabo, knabino,
permesatas mia flugo
al mia propra destino
0 Comentários:
Postar um comentário
Komentarioj bonvenas. Comentários sobre poemas são bem vindos.
Assinar Postar comentários [Atom]
<< Página inicial