domingo, 23 de dezembro de 2018

"AQUAMAN": HEROO SERĈE AL SI MEM

Resultado de imagem para filme aquaman

AQUAMAN, LA FILMO
La fakturado superas tricent kvardek ses milionoj da usonaj dolaroj en internaciaj vendejoj. Furoras la grandioza filmo Aquaman, kiu ebligas plurajn legadojn. La belega teknologio 3D nin rivelas ĉiun tavolon de nia ena Kavo, malkomforte vidata ekde la egoo. Aparte, min tuŝas la sennombron de elementoj de la analiza psikologio de Karlo Gustavo Jung. Elstaras la sagao de l' heroo, proceso de individuigo, travojaĝo de ĉiu persono serĉe al Si mem, nome fariĝi la tutpova reĝo, kiu oni ja esence estas. Tipa, la naskiĝo de la infano Arkturo, filo de lumtur-gardisto Thomas (Teruera Morrison) kun la reĝino Atlanna (Nicole Kidman) de la mita, legenda, perdita Atlantido. Nia vojo al la Maro de la nekoncio mergiĝita tamen en Si mem iras de eta konscia surfaco al la Tuteco, kie enaj kaj eksteraj mondoj, konscia kaj nekonscia, ĉiam estis kunaj atende la renkonton de la infano Arkturo kun la pova Aquaman, kiu elakviĝas dum la proceso mem de la serĉo de la atlanta regno, prapatra locus. Malnecesas memori, ke ne temas pri egoa povo, sed pri la aŭtora povo, povo de la Esto, la Nemanifesto ĉeestanta la manifestaĵon. Ĉikaze, esti manifestata signifas esti mane-ĉe-mane kun la Festo, la Bonajn Festojn. Jen la reakordigo kun ĉiu Revivigo kaj Morto en la senfina Vivo. Kiuj aliaj jungianaj konceptoj sin prezentas en la riĉeco de la filma irvojo, la majstra reĝisoro de James Wan?

Du mondoj ŝajne apartigitaj vivas nesolveblan konflikton, tiu de la tero kun surfacaj akvoj kaj tiu alia de la profunda, nesondebla Oceano. Nia Oceano estas majuskla, enloĝigata de abismaj, kompleksaj estaĵoj. Jen bela metaforo de niaj aspektoj konscia kaj nekonscia. Laŭ Jung, krom la persona, ekzistas ankaŭ la kolektiva nekonscio, kiu nin ampleksas, kompletigas, konstitui. Ĝi estas loĝejo ne nur de retenitaj aspektoj ne akceptitaj de la konscio, sed ankaŭ de malfortaj energioj nekapablaj tansiri la sojlon de la konscio. Arketipaj fortoj, mitologiaj figuroj, strangaj monstroj loĝas ie niamense. Ili konsistigas la kompleksojn, kiuj estas dotitaj de aŭtonomio. Foje ni estas de ili kaptitaj. Tiam ni nin malkonas. Tiu kiu tiel agis ne estas mi! 

En la elenko brilas Jason Momoa (Aquaman)Amber Heard (Mera)Nicole Kidman (Rainha Atlanna), Patrick Wilson (Orm), Willem Defoe (Nuids Vulko) e Dolph Lundgren (Rei Nereus)Kaptas nian atenton la sceno priskribita kaj analizita de kritiko:

"Poste esti venkita de Aquaman en Sicilio, Nigra Rajo (Yahya Abdul-Mateen II) vekiĝas vundita en ia laboratorio/ metiejo. Tie li renkontas D-ron. Stephen Shin (Randall Park) esplorante sian armaĵon faritan laŭ la atlanta teknologio. Ambaŭ alvenas al akordo: Nigra Rajo kundividos kun D-ro. Shin ĉion, kiun li scias pri la subakvigita regno, dum la sciencisto promesas helpi la piraton en sia venĝo kontraŭ Aquaman".

En la filmo, reliefiĝas la juda-kristana mito de Kaimo kaj Abelo, pro la terura batalo inter la duonfratoj Arkturo kaj Orm cele al la konkero de la pova tridento de Neptuno, apartenanta al la simbola arsenalo de prapatra reĝo venkita-ventinta de Atlantido. Kiamaniere sin lasas plenigi la arketipoj de Patro, Patrino, PuerSenectus en ni, multobla rolulo, kiu ni estas, ĉu ni sciu aŭ ne pri tio? Kiom da personoj ni vestas, al kiuj ni identiĝas ĝis la bonvena kaj necesa alveno de la sen-iluziiĝo?

La paro Animo-Animus, komplementaj aspektoj de la homa psiko, rolas kerne en la rakontoDotita de granda fizika forto kaj militaj estrategioj, Arkturo fidas je sia kapablo, sed estas sia batalkunulino Mera (Amber Heard), kiu lin inspiras kaj konsilas. Kiu, la plej bona irenda direkto? Jen la rolo de la animo por viro. Arkturo sentas kulpon pro sia naskiĝo, pro supozebla suferita forlaso. Dum lia infanaĝo, panjo bezonis reveni al Atlantido pro devoj al sia gento. Ŝi do petis ne esti forgesata kaj promesis al la edzo kaj filo, ke ŝi revenus. Meze al la krudeco de gigantaj bataloj inter diversaj regnoj de profundaj regionoj de la oceano, kreskas la memkonscio de Arkturo. Principe li rezistis al la ideo fariĝi reĝo kaj reganto de la Sep Maroj (nekonscio), konkeri siajn enajn povojn kaj la tridenton, simbolo pli alta de tiu faro. Nur post emociiga rerenkonto kun panjo, la unua vango de la animo, nia heroo kontaktas siajn emociojn, timojn, fidomankon, homaj trajtoj, tro homaj. Nur tiam li ekvidas la mision: liberigi sian popolon. Tiu mem-realigo nur okazos post la agnosko kaj akcepto de sia vera naturo, psika instanco nomata de Jung kiel Self, Si mem, Imago Dei. 

Finfine, sed ne laste, post teruraj bataloj eksteraj, sed precipe enaj, tiu psika odiseo, samtempe persona kaj kolektiva, permesos al la heroo, ni ĉiuj, la plenumon de la processo de individuigo. Ĉu la ombra oceano de nia nekonscio iam fariĝos, eble nun, konscienco fakte konscia? Jen el la plej profundaj, ombraj, malhelaj regionoj psikaj elakviĝas, elakviĝos la konscienco de la Tuto, Edena Ĝardeno, Atlantido, ena mita paradizo. Ĝi simbolas nian originan riĉecon, povon, abundon, pleneco. Tiu luma heredaĵo estas plenrajte nia, ĉar ni ekzistas, vivas kaj havas nian eston en la Spirito el Kie vere neniam ni estas aŭ estis apartigitaj. Ĉu fikcio tiu rakonto de la filmo? Ĉu fikcio nia odiseo serĉe al la esenca Esto? Kia fikcio estus tiu malkonata, mistera, senfina, poezia ekzistado nia? Ĉu la Poezio, kiu senĉese blovas en vi, mia kara Aquaman?

0 Comentários:

Postar um comentário

Komentarioj bonvenas. Comentários sobre poemas são bem vindos.

Assinar Postar comentários [Atom]

<< Página inicial