PaPos Nascentes - poéticos, psicoterapia, mentoria

Powered By Blogger

terça-feira, 6 de janeiro de 2015

BEL-KONFERENCOJ JUIZ DE FORA/MG

       

Gratulon al Vi pro la decido partopreni kaj al nia kara amiko Paulo Sergio Viana, pro tiu alloga kaj altnivela materialo. Certe ĝi estos interesveka kaj utila ankaŭ por informo kaj varbado. Organizantoj, prelegantoj, lasthoraj kontribuontoj por artaj vesperoj, ĉeestontoj diverstipaj sin donacos la eblon sperti travivaĵon ne nur kulture riĉan, sed ankaŭ povos amuziĝi, pasigi belajn interfratajn momentojn de simpla babilado, malstretiĝo kaj amikeco. Forton kaj longdaŭron al tiu necesa evento, bonhore apogata de BEL. Ĉiuj tien do!
 
 

 
BEL-Konferencoj 2015
Juiz de Fora/MG – BRAZILO - 3-4 aprilo
Museu do Banco de Crédito Real
Av. Getúlio Vargas 455
PROGRAMO
 

3/4 VENDREDE
12 h – MALFERMO
 
12h30 - La nominalverba karaktero de la aspekto en Esperanto (Nazaré  Laroca   – Juiz de Fora/MG)
13h10 – Diskutado
 
13h30 - Virinaj rajtoj, virina forto (Karina Oliveira - S. Paulo/SP)
14h10 – Diskutado
14h30 – KAFPAŬZO
 
15 h - Ĉu la Fundamento de Esperanto ankoraŭ estas necesa? (Túlio Flores – Belo Horizonte/MG)
15h40 – Diskutado
 
16h – Simfoniorkestro – Kio ĝi estas? (Alfredo Aragon – Rio de Janeiro/RJ)
16h40 – Diskutado
 
Faça sua adesão
BRAZILA ESPERANTO-LIGO
 
4/4 – SABATE
 
9 h – Skizo pri la uso de planlingvoj en aŭtomata tradukado  (Guilherme Jardim – Charqueada/SP)
09h40 – Diskutado
 
10h - LA ‘PERFEKTA LINGVO’ LAŬ traktaĵo logika-filozofia DE LUDWIG WITTGENSTEIN (Ivan Colling, Curitiba/PR)
10h40 – Diskutado
 
11 h - Pri kelkaj novaj tendencoj en la hodiaŭa Esperanto (Fernando Pita – Rio de Janeiro – RJ)
 
11h40 – Diskutado
12 h – TAGMANĜO
14 h - Dufoje en Poznano por Interlingvistikaj Studoj en la pola Universitato Adam                  Mickievicz:  fotoalbumo de aventurema brazila studento (Paulo Nascentes – Brasília/DF)
14h40 – Diskutado

15 h – Magnetismo kaj la homa interrilato (Elmir Lima – Rio de Janeiro/RJ)
15h40 – Diskutado
 
16 h – Kiel kondutas hundoj (Francisco Wechsler – Campinas/SP)
16:40 h - Diskutado


 

 
 

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Komentarioj bonvenas. Comentários sobre poemas são bem vindos.