DORMI: ĉu staĝo por morti?
Dormi
estas unu el tiuj misteroj, kiujn mi iom post iome senvualigas. Senhaste. Iom
ĉiunokte. Foje, eĉ tage, mi min perceptas sperte tiun misteron. Tiam, el mia
vidpunkto, nur mi dormas, kiam mi ne konscias pri dormado. Nek vivo. Nek morto.
Mistero!
Ĉimomente mi scias, ke mi ne
dormas, ĉar mi verkas ĉi tekston. Laŭ
mia scio, mi ne kapablas verki dum mi dormas. Kaj mi sukcesis dormi neniom ĝis
nun, ĉar mi surlitadis, preskaŭ dormanta, sed min pridemandanta, kio estas
dormo. Kaj kiu rilato estas, se iu estas, inter dormado kaj mortado. Ĉu pripensadi
pri kiel okazas dormado povus min klarigi pri mortado? Ne pri la ĉiesa mortado,
sed pri la mia, iam spertota. Ho ve! Jen paradoksoj!
Kiel mi
scias, ke mi ne (ankoraŭ) dormas? Mia konscio min diras, ke mi ne dormas tiam,
kiam mi perceptas iun mion (mia
korpo, pli simple mi diru) kaj iun ne-mion
(matracon, ekzemple, kiun mi scias kuŝi sub mi, sub mia korpo, se tiel oni
preferas). Sed, iumomente, kiun mi ne kapablas kontroli puft! ne plu mia korpo, nek matraco, nek mia aparta viv-historio,
nek pensoj, emocioj, sentoj, nenio! Malaperis
ĉio, kiun mi kredis estadi... Dum mi dormas, nenio el tio eĉ ekzistis,
verŝajne. Eble sonĝo. Sed tion mi nur scios, se kaj kiam mi vekiĝos. Klarmensaj sonĝoj, ilin mi nur konas
laŭ libropriskriboj. Tamen, eĉ la plej bongusta recepto de pudingo ne min
montras la gusteton de pudingo-mordado. Eĉ
sonĝaj pudingoj.
Pri
la temo de sonĝoj mi eĉ ne tuŝu -- mistero por alia babilo. Kiam mi ne plu
estos porĉiame konscia, de tiu mia humana starpunkto de iu aŭ io aparta de ĉio ajn, de matraco kaj
de mi mem, eble oni diros, ke mi mortis. Kompreneble objektivaj testoj de
tielnomataj ‘aliuloj’ (suposeble vivantaj) atestos, ke mi mortas. Ĉu mi
scios aŭ ne, kiam mi mortos, ke tiam mi estos morta, tion ne mi scias. Mi eĉ ne volas scii. Kiucele? Efektive, tio estos tiom utila, kiom provi scii la guston
de pudingo laŭ legado de receptolibro... Kompreneble, dume, ankoraŭ mi rajtas
legi pri la morto kaj pri la postmorto en Biblio,
Korano, Tibetana Libro de la
Mortintoj. Tiom interesaj kiom receptolibroj... ili estas.
Ekde kiam mi naskiĝis, mi ade spertas
la ritualon dormi. Preskaŭ
ĉiam nokte. Estas tamen esceptoj. Do, mi ĉiutage praktikadas por sperti, kia
estas morti. Tamen, malgraŭ ĉio tiu trejnado, ankoraŭ ne ververe mi
eniris la maĉon. Ne laŭ
mia scio, ĉar mi ĉimomente verkas! Tial, eble, nek mi dormas, nek mi mortas.
Kial mi diras eble? Nu, kiu tion scias?
Trejno estas trejno, sed maĉo estas maĉo! Nun mi revenas liten. Jam temp’ estas
por trejni. Pardonon!
2 Comentários:
Tre interesa, sagaca kaj bonhumora komento pri universala, chiuhoma sperto. Pensige...
Pardonpetante,amiko Paulo Nascentes, permesu al mi komenti vian belan tekston laux Allan Kardec (el La libro de la Spiritoj):
"401. Ĉu la animo ripozas dum dormo, kiel la korpo?
“Ne; la Spirito neniam estas neaktiva. Dum dormo
malstreĉiĝas la ligiloj, lin tenantaj ĉe la korpo, kaj, ĉar tiu ĉi, en tiuj
momentoj, ne bezonas la animon, tial la Spirito traflugas la spacon kaj pli
rekte kontaktas kun aliaj Spiritoj.”
402. Kiel ni povas konstati la liberecon de la Spirito dum dormo?
“Per la sonĝoj. Kredu, ke, kiam la korpo ripozas, la spirito havas pli da
kapabloj, ol dum maldormo; li memoras sian pasintecon kaj, iafoje,
antaŭvidas sian estontecon; li ekhavas pli grandan povon kaj kapablas
komunikiĝi kun aliaj Spiritoj, tiel en ĉi tiu, kiel en alia mondo. Vi diras
kelkafoje: mi havis strangan sonĝon, teruran sonĝon, sed sen ia verŝajno; vi eraras: tia sonĝo estas ofte memoro pri lokoj kaj aĵoj, kiujn vi jam vidis aŭ iam vidos. Ĉar la korpo estas malvigligita, tial la Spirito penas
ŝiri la ligilojn kaj komencas esploradon de la pasinta kaj de la estonta tempo.(...)"
Postar um comentário
Komentarioj bonvenas. Comentários sobre poemas são bem vindos.
Assinar Postar comentários [Atom]
<< Página inicial