PaPos Nascentes - poéticos, psicoterapia, mentoria

Powered By Blogger

sábado, 14 de janeiro de 2012

LA CENTA VIRO

Legendo furoras inter simioj pri la eblo, ke viroj finfine evoluos. La onidiraĵo estas, ke en izola insulo vivis kolonio de homoj. Tie iam viro komencis propramane lavi la manĝilaron, helpe al sia edzino. Vidante tion, aliaj imitis la unuan, kaj unu semajnon poste pluraj viroj eklavis la manĝilaron helpe al siaj respektivaj edzinoj. Tiu onidiraĵo garantias, ke tiam, kiam la centa viro same tiel ekagis, en alia fora kaj izola insulo, aliaj viroj ankaŭ eklavis la manĝilaron sammaniere. Malfide je la viroj, tamen, certe ne ĉiuj simioj kredadis tion ebla

Moralo: La vera legendo temas nek pri simioj nek pri terpomoj.
Paulo Nascentes

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Komentarioj bonvenas. Comentários sobre poemas são bem vindos.